La 9-a de januaro estas la datreveno de la naskiĝo (en 1928) de la apulia (ne sicilia, kiel ofte oni opinias) kantaŭtoro, aktoro kaj radikala politikisto Domenico Modugno (1928-1994)
eo.wikipedia.org/wiki/Domenico_Modugno
mondkonata precipe kiel aŭtoro (kune kun Franco Migliacci) kaj interpretisto de la kanzono “Nel blu dipinto di blu” (En blu’, farbita je blu’), konata ankaŭ kiel “Volare” (Flugadi).
Mi jam parolis pri li la 6-an de aŭgusto 2017,
www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2017/08/06/domenico-modugno/
la 9-an de januaro 2019,
www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2019/01/09/domenico-modugno-lazzarella/
kaj la 6-an de aŭgusto 2019.
www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2019/08/06/domenico-modugno-2/
Mi transskribas (en la napola dialekto, kaj en ĝia traduko al Esperanto), lian kanzonon “Resta cu mme” (Restu kun mi), kies teksto estis siatempe (1957) modifita de la cenzuro: origine, ja, ĝi diris:
>nun me ‘mporta d’o passato,
nun me ‘mporta ‘e chi t’ha avuto
(ne gravas al mi la pasinto,
ne gravas al mi, kiu havis vin),
sed “pro kialoj de publika moralo” tiuj vortoj fariĝis:
> Nun me ‘mporta si ‘o passato,
sulo lacreme m’ha dato.
(Ne gravas al mi, se la pasinto
nur larmojn donis al mi).
Mi aldonas la porokazan poŝtan stampon de la 10-a de februaro 2018, aplikitan en Polignano a Mare (naskiĝurbo de Modugno) en la tago de eldono de memoriga poŝtmarko honore al la artisto.
RESTA CU’ MME
Parole di Dino Verde,
musica di Domenico Modugno
www.youtube.com/watch?v=21jwvJ08I5M
Dimme tu che ll’aggia a dì
dimme tu com’aggia a fà
stasera,
dimane
p’a fà restà.
Resta cu’ mme,
pe’ carità,
statte cu’ mme,
nun me lassà.
Famme penà,
famme suffrì,
famme dannà,
ma dimme sì.
Moro pe’ tte’…
Vivo pe’ tte…
Vita d’a vita mia.
Nun ‘me ‘mporta si ‘o passato,
sulo lacreme m’ha dato.
Resta cu’… mme…
Cu’… mme
°°°°°
RESTA CU’ MME
Vortoj de Dino Verde,
muziko de Domenico Modugno
trad. Luigi Minnaja
www.cinquantini.it/esperant/kantoj/modugno.html#RESTU%20KUN%20MI
“Mi amas… Mi amas… Mi amas”
Nure tion diras mi
kiam estas mi ĉe vi:
“Mi amas
mi amas
amas nur vin
vin
vin
vin
vin…”
Restu kun mi,
ne iru for!
“Restu kun mi”
petas la kor’…
Estas turment’
vivo por mi,
estos kontent’
se estos vi.
Por mi la mond’
estas nur vi,
vivo de vivo mia…
La pasinton ni forgesu,
nun vi amon al mi jesu…
restu kun mi
kun mi!