Homoj

François Villon

Oni ne scias la precizan mortodaton de la franca poeto François de Montcorbier aŭ François de Loges, konata kiel François Villon (1431-1463);

eo.wikipedia.org/wiki/Fran%C3%A7ois_Villon

oni scias nur, ke li mortis post la 8-a de januaro 1463.

Villon apartenas al la vico de la tiel diritaj “malbenitaj poetoj” (tiel nomataj laŭ la titolo de verko de Paul Verlaine, “Les poètes maudits”).

eo.wikipedia.org/wiki/Fipoeto

Villon estas konata precipe pro balado, kies aŭtentika titolo estas “L’Épitaphe Villon” (Epitafo Villon), sed estas pli konata kiel “Ballade des pendus” (Balado de/ pri la pendumitoj), verkita pri si kaj liaj kunuloj antaŭ la pendumo (je 32 jaroj) pro murdo plenumita dum miksbatalo; sed probable kunefikis aliaj negativaj cirkonstancoj, ĉar li vivadis vagabonde, kuniĝante al krimuloj. Ĝi estas liriko densa je emocio, kiu naskiĝas el la suferplena sperto de la poeto, sed kiu leviĝas al ĝenerala esprimo de la universaleco de la homaro, kaj invitas ne malŝati, sed havi kompaton.

Preskaŭ nekonata dumvive, Villon famiĝis postmorte, ĉefe danke al Clément Marot, kiu en la 16-a jarcento kolektis kaj publikigis liajn verkojn; en la moderna epoko, li inspiris dramistojn kaj kantaŭtorojn: aparte, Bertolt Brecht en la “Dreigroschenoper” (Trigroŝa Opero) kaj Fabrizio De Andrè en la muzika albumo “Tutti morimmo a stento” (Ni ĉiuj mortis pene).

De Villon estas fama ankaŭ unu verso, de kiu malmultaj tamen konas la aŭtoron: “Mais où sont les neiges d’antan?” (Sed kie jam la neĝ’ lastjara? – laŭ la traduko de Gaston Waringhien), tirita el la “Ballade des dames du temps jadis” (Balado pri la damoj de pasinta tempo).

Oni ĝin ofte ripetas, kun tono de nostalgio, kiam oni volas aserti, ke ne plu neĝas kiel iam, ke la vetero ŝanĝiĝis, kaj ke la sezonoj transformiĝis; sed ankaŭ en la spirito de la “Spoon River Anthology” (Antologio de Spoon River) de Edgar Lee Masters, por diri, ke ĉio en la mondo forpasas (mi sentas eĥon pri ĝi eĉ en la kanzono “Le piogge d’aprile” – La aprilaj pluvoj de Francesco Guccini).

Mi listigas, ĉe la fino, la tradukojn al Esperanto de poeziaĵoj de François Villon, kaj transskribas (en la franca, en traduko al la itala, kaj en unu el la tradukoj al Esperanto), la “Ballade de pendus” (Balado de/ pri la pendumitoj).

Mi aldonas la francan poŝtmarkon de 1946, laŭ skizo de Albert Decaris, honore al François Villon.


LA BALLADE DES PENDUS

bacdefrancais.net/ballade_des_pendus_villon.php

Frères humains, qui après nous vivez,

n’ayez les coeurs contre nous endurcis,

car, si pitié de nous pauvres avez,

Dieu en aura plus tôt de vous mercis.

Vous nous voyez ci attachés, cinq, six:

quant à la chair, que trop avons nourrie,

elle est piéça dévorée et pourrie,

et nous, les os, devenons cendre et poudre.

De notre mal personne ne s’en rie;

mais priez Dieu que tous nous veuille absoudre!

Se frères vous clamons, pas n’en devez

avoir dédain, quoique fûmes occis

par justice. Toutefois, vous savez

que tous hommes n’ont pas bon sens rassis.

Excusez-nous, puisque sommes transis,

envers le fils de la Vierge Marie,

que sa grâce ne soit pour nous tarie,

nous préservant de l’infernale foudre.

Nous sommes morts, âme ne nous harie,

mais priez Dieu que tous nous veuille absoudre!

La pluie nous a débués et lavés,

et le soleil desséchés et noircis.

Pies, corbeaux nous ont les yeux cavés,

et arraché la barbe et les sourcils.

Jamais nul temps nous ne sommes assis

puis çà, puis là, comme le vent varie,

à son plaisir sans cesser nous charrie,

plus becquetés d’oiseaux que dés à coudre.

Ne soyez donc de notre confrérie;

mais priez Dieu que tous nous veuille absoudre!

Prince Jésus, qui sur tous a maistrie,

garde qu’Enfer n’ait de nous seigneurie:

à lui n’ayons que faire ne que soudre.

Hommes, ici n’a point de moquerie;

mais priez Dieu que tous nous veuille absoudre!

François Villon

°°°°°

L’EPITAFFIO DI VILLON

(Ballata degl’impiccati)

Fratelli umani, che vivete ancora,

non siate contro noi duri di cuore,

ché, se pietà di nostra sorte avrete,

più largo sarà Dio del suo perdono.

Qui appesi ci vedete, cinque, sei.

La carne, che troppo abbiam nutrita,

da tempo è divorata e imputridita.

Le nostre ossa saran presto cenere.

Della sventura nostra non ridete,

ma Dio pregate che assolva tutti noi!

Se vi chiamiam fratelli, disdegno

non ne abbiate, se pure per giustizia

fummo uccisi. Voi sapete però

che di sagacia non tutti son forniti.

Per noi, che trapassammo ormai,

pregate il figlio della Vergine Maria

che non s’inaridisca la sua grazia,

ma dalla furia infernale ci preservi.

Morti noi siamo, ingiuria non ci fate,

ma Dio pregate che assolva tutti noi!

La pioggia ci ha lavato e dilavato

e il sole resi bruni e rinsecchiti.

Le gazze e i corvi gli occhi ci han cavato

e strappato la barba e fin le ciglia.   

Non un solo momento abbiamo pace.              

Di qua, di là, come si muta, il vento

a suo piacer ci mena senza posa.

Beccati degli uccelli più che anelli.

Di nostra compagnia non fate parte!

Ma Dio pregate che assolva tutti noi!

Gesù Signore, che su tutti hai potere,

fa’ che l’Inferno non ci abbia in suo volere:

non vogliamo con lui nulla a che fare.

Uomini, non c’è qui scherzo né celia.

Ma Dio pregate che assolva tutti noi!

François Villon, trad. Alessandro Natucci

digilander.libero.it/uraniaceleste/Villon/Villon.htm

°°°°°

LA EPITAFO DE VILJONO

(Balado de la pendumitoj)

Vi, homaj fratoj, kiuj post ni vivas,

al ni rigardu ne kun kruda koro;

se el ĉi fat’ kompaton vi derivas,

por vi pli larĝa estos Di-favoro.

jen ni pendolas, kvin aŭ ses, sen gloro.

pri nia karn’, nutrita tro avide:

jam depikita, putras ĝi rapide;

la ostoj, ni, fariĝos cindro, polvo.

Mizeron nian vi ne traktu ride!

Sed preĝu por ni ĉiuj pri absolvo!

Se fratoj ni vin nomas, vi ne devas

deturni vin, eĉ se ĉi tiun sorton

proklamis juĝ’. Ja certe vi ne revas

ke ĉiu havas saman mensan forton.

Nin rekomendu, ĉar ni sekvu Morton,

al Fil’ de l’ Virgulino, kun konfido

ke de l’ infera fulmo kaj perfido

Li ŝirmos nin per sia graco-volvo.

Ni mortis. Ĉesu do insult-acido!

Sed preĝu por ni ĉiuj pri absolvo!

La pluvo nin lesivas, plene lavas,

nigrigas sun’, sekigas vento-blovo;

post pikoj pigaj, la okuloj kavas,

al barbo mankas haroj kaj al brovo.

Ne sidas ni trankvile! Daŭre movo

ĉi tien, tien, kiel vent’ nin gvidu,

laŭ sia plaĉ’ direkton ĝi decidu.

Pli ol fingring’ nin truis bek’ de korvo.

do zorgu! Nian sorton ne dividu!

Sed preĝu por ni ĉiuj pri absolvo!

Princo Jesu’, supera nia Gvido!

Protektu nin de la infer-insido:

jam mankas al ni ŝuldo aŭ envolvo.

Nu, homoj, ĉesu via mok’ kaj rido!

Sed preĝu por ni ĉiuj pri absolvo!

François Villon, trad. François Gaulthier

°°°°°

Poeziaĵoj de François Villon tradukitaj al Esperanto

Poesie di François Villon tradotte in Esperanto

– “L’Épitaphe Villon – “Ballade des pendus” (Epitafo Villon – Balado pri la pendumitoj), trad. Kálmán Kalocsay; “Esperanto de UEA” 1931-2, p. 23 (“Epitafo en formo de balado”); “Eterna Bukedo”, Budapest 1931, p. 72-73 (“Epitafa balado”); “Tutmonda sonoro”, Budapest 1981, p. 312-313 (“Epitafo en formo de balado, kiun verkis Villon por si kaj siaj kunuloj atendante kun ili pendigon sian”);

– “L’Épitaphe Villon – Ballade des pendus” (La epitafo de Viljono – Balado de la pendumitoj), trad. François Gaulthier;

– “Le Grand Testament” (La Granda Testamento), vv 169-356, trad. Gaston Waringhien, “Literatura Mondo” 1936-3, p.66-67;

– “Ballade des dames du temps jadis” (Balado pri la damoj de pasinta tempo), trad. Gaston Waringhien, “Literatura Mondo” 1936-3, p. 67;

– “Soife mortas mi”, trad. François Gaulthier, Vulpo, Lelystad 1977.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *