Eventoj

Novjartago

En la Novjara Tago, mi transskribas (en la roma dialekto, kaj en ĝia traduko al Esperanto) frandindan soneton de la romdialekta poeto Giuseppe Gioachino Belli (1791-1863), kiu ludas per la vortoj (“Buon Capo d’aglio”, laŭvorte Bonan Ajlokapon anstataŭ “Buon Capo d’anno”, Bonan Novjartagon), kaj precipe ruze referencas malnovan popolan kredon, laŭ kiu oni faros dum la tuta jaro tion, kion oni faras en la novjartago. Tial la poeto invitas virinon (Maria) “fari kune kontrabandon” (facile diveneblan kaŝitajon), ĉar en ĉi tiu tago “ĉiuj gustoj devas esti duopaj”.

La soneto finiĝas per unu el la kutimaj “spritaj eltrovoj” de Belli: antaŭ la liturgia reformo de 1963, en la novjartago la katolika Eklezio memorigis la “Cirkumcidon de Jesuo”, laŭ la hebrea rito (Evangelio de Luko 2, 21: “Kiam jam pasis ok tagoj por cirkumcidi lin, oni donis al li la nomon Jesuo”). La popolano protagonisto de la sonetoj de Belli, antaŭ la fakto, ke “infano Jesuo cirkumcidiĝis”, konkludas (ne malprave), ke “la filo de Dio fariĝis hebreo”.

Bildoj:

1- franca poŝtmarko de 2014, kun novjaraj bondeziroj;

2- detalo de la pentraĵo “La cirkumcido de Jesuo” de Benvenuto Tisi dirita “Il Garofalo” (1476/1481-1559), konservita en Parizo, Muzeo de Luvro.

 


660. ER BON CAPO D’ANNO

Bon capo-d’ajjo (1) a lei, sora (2) Maria.

Nun c’è arisposta? (3) e che vor dí? (4) ve fanno? (5)

Eh oggi s’ha da vive in alegria

e nun pijjasse de gnisun (6) malanno.

Anzi, io volevo, per nun dí bucía, (7)

che facessimo inzieme un contrabbanno; (8)

ché quer che se fa oggi, sposa (9) mia,

poi se seguita a fà pe tutto l’anno.

Tutti li gusti hanno da èsse (10) a coppia

in sto giorno; e inzinenta (11) in paradiso

se dà a li santi la pietanza doppia.

E perché er Papa ha messo er giubbileo?

Perché er bambin Gesú s’è circonciso,

e ‘r fijjolo de Dio s’è fatto ebbreo.

Giuseppe Gioachino Belli

1. Capo d’aglio, sta scherzosamente per “Capo d’anno”. 2. Letteralmente, Signora; è l’appellativo con cui a Roma ci si rivolge(va) a una donna. Da non confondere con una parola di uguale aspetto ma diverso significato, la “sora” (sorella, dal latino soror) con cui ad esempio Francesco d’Assisi si rivolge alle creature: “Laudato sì’, mi Signore, per sora nostra Morte corporale”. 3. Risposta. 4. Che vuol dire? 5. Vi piace? 6. Nessun. 7. Bugia. 8. Letteralmente, contrabbando; per estensione, cosa fatta di nascosto (facilmente intuibile). 9. Titolo che si dà a ogni donna in età da marito. 10. Devono essere. 11. Perfino.

°°°°°

LA BONA NOV-JAR-TAGO

Bonan jakon, al vi, onjo Maria!

Vi ne respondas. Certe io jukas.

Hodiaŭ estas tago idilia,

hodiaŭ varmas, dolĉas kaj eĉ kukas.

Mi jen revas pri revo iluzia:

mi kaj vi kaŝas nin kaj kune trukas.

Faron belan de nun, pro volo dia,

vi daŭre tra la tuta jaro plukas.

Hodiaŭ ĉio estu en du-aro.

Kaj paradize Dio jam decidis:

manĝos duoble nia sanktularo.

Kial, do, ekestis papa jubileo?

Ĉar eĉ Jezuon oni cirkumcidis,

kaj la filo de Di’ iĝis hebreo.

Giuseppe Gioachino Belli,

trad. Renato Corsetti (30.12.2004)

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *