Homoj

Johannes Kepler

La 27-a de decembro estas la datreveno de la naskiĝo (en 1571) de la germana astronomo, matematikisto kaj astrologo Johannes Kepler (en latino, Joannes Keplerus; en Esperanto, Johano Keplero) (1571-1630),

eo.wikipedia.org/wiki/Keplero

ŝlosila figuro de la scienco de la 17-a jarcento.

Helpanto de la dana astronomo Tycho Brahe, subtenanto de la suncentra teorio de Nikolao Koperniko, antaŭiranto de Galileo Galilei kaj de la teorio pri universala gravito de Isaako Newton, Keplero estas fama precipe ĉar li malkovris, ke la planedoj moviĝas laŭ elipsaj orbitoj, surbaze de tri “leĝoj”, ĝuste diritaj “de Keplero”.

Mi sendas al la paĝoj de Vikipedio, kaj limiĝas transskribi, kun traduko al la itala, mallongan artikolon publikigitan en “Esperanto de UEA” 1927-1, p. 4-5.

Mi aldonas poŝtmarkon de 2009 de Ĉeĥa Respubliko, kun la portreto de Keplero kaj la titolo de lia verko “Astronomia nova” (Nova astronomio), publikigita en 1609 (Keplero aktivis, interalie, en Prago, antaŭ ol li estis forpelita de tie, ĉar luterano).


(segue traduzione in italiano)

Johano Keplero (1571-1630), eksterleĝa infano, malsanema, studis unue teologion, poste matematikon kaj astronomion. Li estis profesoro en Graz, el kiu oni forpelis lin pro disciplina kaŭzo. Tiam li venis al Praha por iĝi kunlaboranto de fama astrobservanto Tycho Brahe.

La penso de Keplero unue estis mistika kaj okultisma, li okupis sin pri astrologio, pitagorismo. Li serĉis geometrian harmonion de la universo: ĉiu planedo apartenas al sia sfero ligita kun regula korpo: globo, kubo, tetraedro, oktaedro, dodekaedro, ikosaedro. El tiuj junecaj revoj naskiĝis plimatura teorio, kies konfirmo estis bazita sur realaj observo-mezuroj de Tyho Brahe, kiu mortis lasinte al Keplero sian sciencan trezoron.

En la aĝo de 47-48 jaroj li fine publikigis la 3 famajn leĝojn de la ĉiela mekaniko: ĉiu planedo turniĝas laŭ elipsa orbito ĉirkaŭ la Suno, la surfacoj vektoraj estas proporciaj al la tempoj, la kvadratoj de orbittempoj estas proporciaj al la kuboj de mezdistancoj. Tiuj 3 leĝoj ĝis nun restas, kune kun la Kopernika teorio, la bazo de scienca astronomio.

Malriĉa kaj malfeliĉa en sia infanaĝo, Keplero vivis malriĉe kaj malfeliĉe sian tutan vivon.

Kredeble li trovis grandan konsolon en siaj brilaj sciencaj studoj. En momento, kiam li mortis, lia tuta heredaĵo, restinta al la vidvino, konsistis en 22 skudoj, 11 florenoj, iom da tolaĵo, vestoj, libroj. Kaj tiu mizerulo estis oficiala astronomo de imperiestroj, Rudolfo II-a kaj de du aliaj.

(Esperanto de UEA” 1927-1, p. 4-5)

°°°°°

(traduzione in italiano)

Giovanni Keplero (1571-1630), figlio illegittimo, cagionevole di salute, studiò prima teologia, poi matematica e astronomia. Fu professore a Graz, da dove fu mandato via per motivi disciplinari. Allora andò a Praga, per essere collaboratore del famoso astronomo Tycho Brahe.

Il pensiero di Keplero in un primo momento fu mistico ed occultista, si occupò di astrologia, pitagorismo. Cercava l’armonia geometrica dell’universo: ogni pianeta appartiene ad una propria sfera, collegata con un corpo regolare: sfera, cubo, tetraedro, ottaedro, dodecaedro, icosaedro. Da questi sogni di gioventù nacque una teoria più matura, la cui conferma era basata sulle reali misurazioni delle osservazioni di Tyho Brahe, che morì lasciando a Keplero il suo tesoro scientifico.

All’età di 47-48 anni finalmente rese pubbliche le 3 famose leggi della meccanica celeste: ogni pianeta ruota intorno al Sole secondo un’orbita ellittica; le superfici vettoriali sono in proporzione ai tempi; i quadrati dei tempi di orbitazione sono in proporzione ai cubi delle distanze medie. Quelle 3 leggi rimangono tuttora, insieme con la teoria copernicana, la base dell’astronomia scientifica.

Povero e sfortunato durante l’infanzia, Keplero visse povero e sfortunato per tutta la vita.

Si può credere che abbia trovato un grande conforto nei suoi brillanti studi scientifici. Al momento della morte, tutto quello che rimase in eredità alla vedova consisteva in 22 scudi, 11 fiorini, un po’ di biancheria, abiti, libri. E quel poveraccio era stato astronomo ufficiale di Rodolfo II ed altri due Imperatori.

(Esperanto de UEA” 1927-1, p. 4-5

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *