La 22-a de decembro estas la datreveno de la morto (en 1870, je nuraj 34 jaroj) de la hispana (andaluzia) poeto kaj verkisto Gustavo Adolfo Domínguez Bastida, konata kiel Gustavo Adolfo Bécquer (1836-1870)
eo.wikipedia.org/wiki/Gustavo_Adolfo_B%C3%A9cquer
Konsiderata unu el la plej grandaj poetoj de la hispana romantikismo, li esprimiĝis per lingvaĵo simpla, malproksima de ŝvelparolo, adresante sin al la sentimento kaj al la imagopovo, per versoj mallongaj kaj riĉaj je muzikeco, en kiuj oni aŭdas la eĥon de la andaluzia popola muziko.
Liaj poeziaĵoj (“Rimas” – Rimaĵoj), je moderna sentiveco, influis la hispanajn poetojn de la Dudeka jarcento, aparte Miguel de Unamuno, Antonio Machado, Juan Ramón Jiménez, Rafael Alberti, Federico García Lorca.
Mi jam parolis pri li la 17-an de februaro 2018.
www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2018/02/17/gustavo-adolfo-becquer/
(Aldone: en 1972 aperis en Zaragoza, fare de la Hispana Esperanto-Federacio, plia traduko al Esperanto el la “Rimas”, kun titolo “Kun sopira koro”, trad. Fernando de Diego, prezento de José Ignacio Ciordia).
Mi transskribas, en la hispana kaj en ĝiaj tradukoj al la itala kaj al Esperanto, la poeziaĵon “Rima XVI – Si al mecer las azules campanillas de tu balcón” (Se a cullare le azzurre campanule del tuo balcone – Se balkone viaj kampanoloj flustras treme).
Mi aldonas:
– la kovrilon de “Kun sopira koro”;
– italan poŝtmarkon de 2001, laŭ skizo de Anna Maria Maresca, kun bildo de kampanoloj.
SI AL MECER LAS AZULES CAMPANILLAS DE TU BALCÓN
Si al mecer las azules campanillas
de tu balcón
crees que suspirando pasa el viento
murmurador,
sabe que, oculto entre las verdes hojas,
suspiro yo.
Si al resonar confuso a tus espaldas
vago rumor,
crees que por tu nombre te ha llamado
lejana voz,
sabe que, entre las sombras que te cercan,
te llamo yo.
Si se turba medroso en la alta noche
tu corazón
al sentir en tus labios un aliento
abrasador,
sabe que, aunque invisible, al lado tuyo
respiro yo.
Gustavo Adolfo Bécquer
°°°°°
SE A CULLARE LE AZZURRE CAMPANULE DEL TUO BALCONE
Se a cullare le azzurre campanule
del tuo balcone
credi che sospirando passi il vento
mormoratore
sappi che, occulto fra le verdi foglie,
sono io che respiro.
Se quando risuona confuso alle tue spalle
vago rumore,
credi che per nome ti abbia chiamato
lontana voce,
sappi che, fra le ombre che ti cercano,
sono io che chiamo.
Se si turba timoroso a notte fonda
il tuo cuore
nel sentire sulle labbra un alito
ardente,
sappi che, sebbene invisibile, accanto a te
sono io che respiro.
Gustavo Adolfo Bécquer, trad. Antonio De Salvo
°°°°°
SE BALKONE VIAJ KAMPANOLOJ FLUSTRAS TREME
Se balkone viaj kampanoloj
flustras treme,
kaj vi kredas: vento ilin lulas
kareseme,
sciu: mi kaŝiĝas inter ili
sopirĝeme.
Se postdorse aŭdas vi konfuzan
bruon krian,
kaj vi kredas: nekonato krias
nomon vian,
sciu: mi vin el angul’ malluma
vokas tiam.
Se noktmeze via kor’ timfrapas
nebrideble,
kaj de ies arda spir’ la lipoj
brulas febre,
sciu: apud vi mi kuŝas tiam
nevideble.
Gustavo Adolfo Bécquer, trad. Kálmán Kalocsay,
“Eterna bukedo” 1931, p. 231;
“Tutmonda sonoro” 1981, p. 474.