Objektoj

Varmaera balono

La 14-an de decembro 1782 ekflugis la unua ekzemplero de varmaera balono, 

eo.wikipedia.org/wiki/Fratoj_Montgolfier 

aerostato funkcianta per varma aero, inventita de la francaj fratoj Joseph-Michel Montgolfier (1740-1810) kaj Jacques-Étienne Montgolfier, konata kiel Étienne Montgolfier (1745-1799).

La balono estis poste perefektigita, jen en la strukturo jen en la pela rimedo (hidrogeno anstataŭ varma aero); oni revenis al varma aero en la 60-aj jaroj de pasinta jarcento, kiem eblis solvi kelkajn problemojn pri sekureco, per la utiligo de nilono por la ujo kaj propano kiel gaso.

Mi sendas al la paĝoj de Vikipedio, kaj aldonas:

– la svisan poŝtmarkon de 1979, kun la porokazaa poŝta stampo, pro la 64-a Universala Kongreso de Esperanto (Luzern/ Lucerno), kun la bildo de la reklama varmaera balono “HB-BEO ESPERANTO”;

– la germanan filatelan folieton de 1997 pro la junulara filatelo, kun diversaj ekzempleroj de varmaera balono.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *