Homoj

Edoardo Sanguineti

La 9-a de decembro estas la datreveno de la naskiĝo (en 1930) de la itala (ĝenova) poeto, verkisto kaj politikisto Edoardo Sanguineti (1930-2010)

it.wikipedia.org/wiki/Edoardo_Sanguineti

(ne estas pri li Vikipedia paĝo en Esperanto),

fama pro siaj nekutimaj poeziaĵoj, en kiuj la lingvo estas dissolvita kaj rekunmetita laŭ novaj formoj pere de apudmetoj kaj miksadoj, naskante tekstojn malfacile kompreneblajn kaj malfacile tradukeblajn.

Mi jam parolis pri li la 9-an de decembro 2017

www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2017/12/09/edoardo-sanguineti/

kaj la 18-an de majo 2018.

www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2018/05/18/edoardo-sanguineti-2/ 

Mi transskribas, en la itala kaj en ĝia traduko al Esperanto, eron el la poeziaĵo “Reisebilder”, kaj aldonas la poŝtmarkon de 1986 de Germana Demokrata Respubliko (GDR) pro la 25-jara datreveno de la tiel dirita “Antifaschister Schutzwall” (Kontraŭfaŝista Defendomuro) de Berlino.


el REISEBILDER

34

al funzionario doganale in minigonna, che mi ha prescelto, con i suoi occhi di sibilla

e di colomba, dentro una fila interminabile di viaggiatori in transito, ho detto

tutta la verità, confinato in un séparé-confessionale di legno compensato:

ho detto che ho un figlio che studia il russo e il tedesco:

che Bonjour les amis, corso di lingua francese in 4 volumi, era per mia moglie:

ero pronto a concedere di più: sapevo che fu Rosa Luxemburg

a lanciare la parola d’ordine “socialismo o barbarie”: e potevo

ricavarne un madrigale strepitoso:

ma sudavo, frugandomi le tasche,

cercando invano il conto dell’Operncafé: e poi, hai fatto irruzione

tu, trascinandoti dietro anche i bambini, meravigliosi e meravigliati:

(ti scacciavamo con gli stessi gesti duri, io e quella mia beatrice democratica in divisa):

ma l’irreparabile era già consumato, lì

alla frontiera tra le due Berlino, per me: quarantenne sedotto da un poliziotto.

Edoardo Sanguineti

°°°°°

34.

al la doganfunkciulo kun minijupo, kiu min selektis, per siaj okuloj de sibilo

kaj de kolombino, ene de senfina vico de preterpasantaj vojaĝantoj, mi diris

la tutan veron, izolite en separe-konfesejo el ligno krucplakita:

mi diris ke mi havas filon kiu studas la rusan kaj la germanan:

ke Bonĵours les amis, franclingva kurso en 4 volumoj, estas por mia edzino:

mi pretis konsenti eĉ pli: mi sciis ke ja Rozo Luxemburg

lanĉis la pasvorton “socialismo aŭ barbarec’”: kaj mi povis

el ĝi eltiri mirindan madrigalon:

sed mi ŝvitis, la poŝojn traserĉante,

ŝercante vane la fakturon de Opernkafé: kaj poste ensaltis

vi, posttrenante ankaŭ la infanojn, mirindajn kaj mirigitajn:

(ni vin forpelis per la samaj krudaj gestoj, mi kaj tiu mia Beatrica demokrata en uniformo):

sed la neflikebla estis jam plenumita, tie,

ĉe la lim’ inter la du Berlinoj, por mi: kvardekjarulo delogita de policano.

Edoardo Sanguineti, trad. Carlo Minnaja

(“Enlumas min senlimo”, LF-KOOP, La-Chaux-de-Fonds 1990, p. 252)

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *