Lokoj

Teatro alla Scala

La liturgia festo de Sankta Ambrozio, en latino Ambrosius (339-397),

eo.wikipedia.org/wiki/Ambrozio_de_Milano 

falas la 7-an de decembro, anstataŭ (kiel ordinare okazas) en la datreveno de lia morto, ĉar la 7-an de decembro 374 li estis nomumita Episkopo de Milano “pro insista popola postulo”, kvankam li eĉ ne estis baptita (en la daŭro de unu semajno, li estis baptita, ordinita diakono, kaj ordinita Episkopo: nekredebla ekzemplo de fulmorapida “kariero”).

Sankta Ambrozio estas dirita “de Milano” pro sia ofico kiel Episkopo de tiu urbo, sed pli prave li devus nomiĝi “Ambrozio de Treviro”, ĉar li naskiĝis en tiu urbo, hodiaŭ germana (“Trier”), dum kelka tempo franca (“Trèves), en la epoko de Ambrozio, romia (“Augusta Treverorum”).

Mi parolis pri li la 7-an de decembro 2018.

www.bitoteko.it/esperanto-vivo/2018/12/07/santambrogio/ 

Milananoj estas tre ligitaj al Sankta Ambrozio, tiom ke ili estas nomataj “ambrozianoj”.

Inter la multaj milanaj iniciatoj de la 7-a de decembro, elstaras la inaŭguro de la opersezono de la Teatro “Alla Scala”, 

eo.wikipedia.org/wiki/Teatro_alla_Scala

la plej fama el Italio, kaj unu el la plej famaj en la mondo, renoma pro la strukturo en si mem kaj pro la altega kvalito de la artistaj plenumoj.

La teatro (nomata “Alla Scala” aŭ simple “La Scala”, elp. Skala, laŭvorte “La Ŝtuparo”, ĉar situanta sur la tereno de la dekkvarjarcenta preĝejo de “Santa Maria della Scala”, kiu siavice nomiĝis laŭ Regina della Scala, edzino de Bernabò Visconti) naskiĝis la 3-an de aŭgusto 1778, pro iniciato de Imperiestrino Maria Theresia Habsburg von Österreich – Maria Teresa de Aŭstrio (tiutempe, Milano estis sub aŭstria regado), post kiam, du jarojn pli frue, brulego detruis la antaŭan “Reĝan-Dukan Teatron”; ĝia arkitekto estis Giuseppe Piermarini (1734-1808).

Marie-Henri Beyle (Stendhal), kiam vidis ĝin, diris: “Ĝi estas la plej bela teatro en la mondo, tiu kiu donas la plejgrandan muzikan ĝuon. Estas neeble imagi ion pli grandan, pli solenan kaj pli novan”; mem la Operteatro de Vieno estis konstruita laŭ la ekzemplo de la milana teatro.

Tamen, en la daŭro de preskaŭ du jarcentoj kaj duono, la Teatro “Alla Scala” ŝanĝis plurfoje preskaŭ ĉion: la eksteran  videblecon (per la forigo de antaŭstarantaj konstruaĵoj, kiuj limigis ĝian ĝueblon), la internan aspekton, la ornamaĵojn, la ekipaĵojn, la scenejon, la lumigajn sistemojn, kaj precipe la destinon: naskita kiel teatro rezervita al la aristokrataro, ĝi progresive malfermiĝis ankaŭ al pli popoleca publiko.

Pli ol simpla atestanto, la teatro estis protagonisto de la historio de Milano kaj de Italio: de la detruoj kaŭzitaj de la aera bombado de la 16-a de aŭgusto 1943, ĝis la rekonstruo kun la entuziasmiga inaŭguro de la 11-a de majo 1946 konfidita al Arturo Toscanini, simbolo de la volo de renaskiĝo; de la studenta kontestado de 1968, kun ĵeto de putraj ovoj kontraŭ la sinjorinojn en vespera robo kaj la virojn en smokingo irantajn al la inaŭguro de la opersezono, ĝis la protestaj strataj demonstracioj, kiuj akurate ripetiĝas ĉiujare la 7-an de decembro, ekspluatante la tutmondan videblecon de la evento.

En alia okazo mi parolos pli amplekse pri la Teatro, ankaŭ per la utiligo de du artikoloj, publikigitaj en ka itala revuo “L’Esperanto” (1922-7/8, p. 147-149, kaj 1930-3/5, p. 52).

Mi aldonas unu el la du italaj poŝtmarkoj de 1978, laŭ skizo de Francesco Tulli, pro la duajarcenta datreveno de la Teatro.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *