Eventoj

Tridekjara milito

Historia kuriozaĵo.

La tiel dirita “Tridekjara milito”,

eo.wikipedia.org/wiki/Tridekjara_milito 

kiu inter 1618 kaj 1648 dezertigis centran kaj nordan Eŭropon, teorie ankoraŭ ne finiĝis, malgraŭ la Traktatoj de Münster kaj de Osnabrück kaj la Paco de Vestfalio (1648)

Formale, la militantoj batalis, unuflanke, por altrudi la katolikan konfesion, kaj aliflanke, por defendi la rajton je libero de religia elekto; laŭfakte, malgraŭ la ŝajnoj, ne temis “milito pro religio”, sed pri la aŭstra-hispana klopodo akiri la superregadon en Eŭropo: por konscii pri tio, sufiĉas konsideri, ke en tiu milito katolika Francio estis aliancita kun luterana Svedio.

Ĉiel ajn, la rilatoj inter la militintoj estis tiom streĉitaj, ke la pacaj intertraktoj okazis en apartaj lokoj: katolikoj kunvenis en Münster, kaj protestantoj en Osnabrück; la paco estis poste subskribita en Vestfalio, kun la perado de la papa nuncio Fabio Chigi kaj de la venecia ambasadoro Alvise Contarini.

Tamen, Svedio ne akceptis, ke la reprezentantoj de la Papo estu perantoj; kaj la papa nuncio ne volis intertrakti kun la skismuloj.

La kurioza sekvo estas, ke Respubliko San Marino, kiu partoprenis la militon ĉe la flanko de la katolikoj, ne estis inter la subskribintoj de la Paco de Vestfalio, kaj tial, teorie, ĝi ankoraŭ militas kontraŭ Svedio.

Mi transkribas, kun traduko al la itala, parton de artikolo surondigita la 12-an de septembro1981 de la Itala Radiotelevido (Radio Roma) en la kadro de la elsendoj al eksterlando en Esperanto, kaj aldonas la germanan poŝtmarkon de 1998 pro la 350-a datreveno de la Paco de Vestfalio.


(segue traduzione in italiano)

RADIO ROMA – ESPERANTO, 12.9.1981

SAN MARINO MILITAS KONTRAŬ SVEDIO

Teksto de Sciarelli, traduko de Antonio De Salvo

Jen historia kuriozaĵo: teorie, la malgranda Respubliko San Marino, kiu superrigardas la italan regionon Romanjon, ankoraŭ troviĝas en milita stato kontraŭ Svedio.

Fakte, dum la 30-jara milito, en kiu, antaŭ tri jarcentoj kaj duono, katolikoj kaj protestantoj alfrontis sin, San Marino alianciĝis kun la katolikoj, dum Svedio kun la protestantoj. Tio ne signifas, kompreneble, ke la armeoj de San Marino kaj Svedio efektive batalis unu kontraŭ la alia; eĉ pli, estas preskaŭ certe, ke neniu sanmarina soldato iam ajn kunpuŝiĝis kun svedoj. Sed restas la fakto, ke la reprezentantoj de San Marino ne partoprenis en la subskribo de la Vestfalia Paco (1648), kiu fermis la 30-jaran militon, tiel ke ĉi tiu malgranda Ŝtato, kien alfluas, ĉiujare, centmiloj da turistoj, teorie ankoraŭ estas en militaj rilatoj kun multaj nordeŭropaj landoj, inter kiuj Svedio.

Kompreneble, tio neniam zorgigis iun ajn. Sed por svedoj la afero estas iom ĝena, ĉar laŭ la sveda konstitucio Svedio estas neŭtrala kaj pacema (ĝi ne partoprenas en militoj de 165 jaroj), kaj la sveda Registaro nepre devas zorgi, ke la lando estu en amikaj rilatoj kun la resto de l’ mondo.

°°°°°

(traduzione)

RADIO ROMA – ESPERANTO, 12.9.1981

SAN MARINO IN GUERRA CONTRO LA SVEZIA

Testo di Sciarelli

Ecco una curiosità storica: in teoria, la piccola Repubblica di San Marino, che domina il paesaggio della regione italiana Romagna, è ancora in stato di guerra con la Svezia.

Infatti, nel corso della guerra dei trent’anni, nella quale tre secoli e mezzo fa si affrontarono cattolici e protestanti, San Marino si alleò con i cattolici, mentre la Svezia con i protestanti. Questo non significa, ovviamente, che gli eserciti di San Marino e della Svezia abbiano davvero combattuto uno contro l’altro; anzi, è quasi certo che nessun soldato sanmarinese si sia mai scontrato con svedesi. Ma rimane il fatto che i rappresentanti di San Marino non presero parte alla firma della Pace di Westfalia (1648), che chiuse la guerra dei trent’anni, sicché questo piccolo Stato, dove affluiscono ogni anno centinaia di migliaia di turisti, in teoria è ancora in stato di guerra con molti Paesi dell’Europa settentrionale, tra cui la Svezia.

Ovviamente, questo non ha mai impensierito nessuno. Ma per gli svedesi la cosa è un po’ seccante, perché secondo la costituzione svedese la Svezia è neutrale e pacifica (non prende parte a guerre da 165 anni), e il Governo svedese deve assolutamente aver cura che il Paese sia in rapporti di amicizia con il resto del mondo.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *