Homoj

Józef Klemens Piłsudski

La 5-a de decembro estas la datreveno de la naskiĝo (en 1867) de la pola patrioto, politikisto kaj militisto Józef Klemens Piłsudski (1867-1935), konata kiel Marŝalo Piłsudski,

eo.wikipedia.org/wiki/J%C3%B3zef_Pi%C5%82sudski

konsiderata en Pollando nacia heroo, pro la kontraŭrusa revolucia agado dum la cara epoko, pro la rifuzo ĵuri fidelecon al la Centraj Imperioj (kiam en 1916 tiuj proklamis la sendependecon de la Regno de Pollando kiel pupa Ŝtato en kontraŭrusa funkcio), pro la akiro de la plena sendendeco de Pollando, kaj precipe pro la venka milito kontraŭ la Ruĝa Armeo (1920-1921), kun la celo akiri teritoriojn ĉe oriento, je la kosto de Rusio, Blankrusio, Ujrajnio kaj Litovio.

Ŝtatestro de 1919 ĝis 1922, la 14-an de majo 1926 Piłsudski plenumis puĉon, inspiritan al la Marŝo al Romo de Benito Mussolini; kunigante la taskojn de Ĉefministro, ministro pri Milito kaj Ĉefa Stabestro, li regis ĝis la morto en diktatora maniero per la apogo de la armeo, laŭfakte abolante la parlamentan sistemon. 

Tio klarigas, kial en unu el la plej elegantaj zonoj de Romo ekzistas, de tiam, impona “aleo Marŝalo Piłsudski”.

Li estas entombigita en Krakovo en la Vavela Katedralo; pro lia kontraŭstaro al Rusio, kiam la germanoj okupis Krakovon dum la dua monda milito, ili omaĝis al lia tombo (dum la unua monda milito, Piłsudski batalis en la aŭstri-hungara armeo, ĉekape de “Pola legio”).

Li estis Alta Patrono de la 23-a Universala Kongreso de Esperanto (Krakovo 1931); okaze de lia morto, la itala revuo “L’Esperanto” 1935-8, p. 3, publikigis artikolon de Prof. Mieczysław Sygnarski, titolitan “El infanaj jaroj de Marŝalo Piłsudski”.

Mi aldonas:

– unu el la multaj poŝtmarkoj eldonitaj de Pollando honore al Marŝalo Piłsudski (2017, 150-a datreveno de lia naskiĝo, skizo de Agata Tobolczyk kaj Przemysław Krajewski);

– p. 140 de la revuo “Espero katolika” 1931-93, kun la sciigo de la Alta Patroneco de Piłsudski al la 23-a Universala Kongreso de Esperanto.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *