Homoj

Henri Vallienne

La 1-a de decembro estas la datreveno de la morto (en 1908) de la franca kuracisto Henri Vallienne (1854-1908),

eo.wikipedia.org/wiki/Henri_Vallienne

konata en la esperantista medio kiel tradukinto el latino (aparte, Eneido de Vergilio 

eo.wikisource.org/wiki/Eneido

kaj “La Metamorfozoj” de Ovidio) kaj el la franca, kaj aŭtoro (jam en la plej fruaj vivojaroj de la lingvo) de du romanoj originale verkitaj en Esperanto (“Kastelo de Prelongo” kaj “Ĉu li?”), rete alireblaj:

i-espero.info/files/elibroj/eo%20-%20vallienne,%20henri%20-%20kastelo%20de%20prelongo.pdf

i-espero.info/files/elibroj/eo%20-%20vallienne,%20henri%20-%20cxu%20li.pdf 

Vallienne verkis ankaŭ ampleksan eseon en Esperanto pri “Eneo kaj la romana cerbeco”, publikigitan poparte en “Lingvo Internacia” de 1908 (p. 3-12, 53-62, 99-107, 150-156).

Mi transskribas, kun traduko al la itala, parton de la nekrologo de Carlo Bourlet publikigita en “La Revuo” 1908-1909, III, p. 219-221.

Mi aldonas la kovrilon de la versio al Esperanto de Eneido.


(segue traduzione in italiano)

La unuan de Decembro, en sia ĉarma kampdomo en Malakof apud Parizo, mortis nia kara amiko kaj kunlaboranto D-ro Vallienne.

Tio estas tre grava perdo por nia afero!

Jam de du jaroj D-ro Vallienne suferis pro grava kormalsano, kaj pro ĝi li devis plene forlasi sian kuracistan profesion.

Tiu forlaso estis feliĉo por Esperanto. Devigita al longa restado hejme, ne povante ofte eliri, D-ro Vallienne plene sin dediĉis al la esperanta verkado, kaj niaj legantoj konas lian talentan produktemecon.

Mi ankoraŭ bone memoras, kiamaniere mi konatiĝis kun Vallienne.

Iun vesperon en la fino de la jaro 1902, dum ni, post esperantista kunveno en Sorbonne, promenis sur la bulvardo, S-ro Fruictier diris al mi:

– Kuracisto, nova Esperantisto, nune tradukas Eneidon.

– Nu, nu, – mi respondis, – pli bone estus, se li propagandus! Eble iam Esperanto taŭgos por literaturo; sed ni, forkurigos ĉiujn kaj ridindigos nin, se ni volos pretendi al beletristiko.

– Mi ne tute opinias, kiel vi, – respondis S-ro Fruictier, – ĉar D-ro Vallienne faris laŭversan tradukon, tre elegantan, tre klaran, kaj neniu vivanta lingvo povas atingi tian rezultaton.

Tiu interparolado ekscitis mian scivolecon, kaj mi baldaŭ konatiĝis kun la tradukinto el Virgilio.

Li estis altkreska, fortika, largŝultra viro, kun sufiĉe longaj haroj kaj barbo griz-nigraj, kun akre vidantaj okuloj, kaj lia tuta severa mieno unuavide iom timigis.

En tiu korpo de mezepoka kavaliro batis plej sentema kaj bona koro, en tiu kapo de kaperisto loĝis cerbo de altpensema scienculo.

Vallienne iam diris al mi, responde je miaj praktikemaj propagandaj ideoj:

– Kara sinjoro, certe antaŭ ĉio ni devas konigi la utilecon praktikan de nia lingvo, sed, kredu min, Esperanto nur tiam triumfos kaj venkos, kiam ĝi estos literatura. Por sukcesi ĝi devas altiri al si la klerularon, kaj nur tiam la scienculoj akceptos kaj subtenos ĝin, kiam ili estos certaj ne nur, ke Esperanto estas kapabla esprimi pensojn, sed ankaŭ kapabla ilin prezenti en bela eleganta literatura formo. La unua kaj lasta vorto, kiun oni diras kontraŭ Esperanto estas: abomena slango! Ni pruvu, ke nia ĵargono estas inda je ĉiuj literaturaj provoj!

Vallienne estis prava. Iom post iom mi komprenis lin.

La verkaro de D-ro Vallienne estas tre ampleksa,

En la klasika fako, li, krom sia renoma traduko de Eneido, ankaŭ plene tradukis la “Metamorfozojn” de Ovidio. La manuskripto kuŝas sur mia tablo, kaj mi kore deziras, ke venu iam la tempo, kiam ĝi povos esti eldonita.

El la franca literaturo li publikigis la tradukon de “Manon Lescaut” de abato Prévost kaj lasttempe tiun de “Margot” de Musset en «Franca Esperantisto». Cetere mi scias, ke li postlasas manuskriptojn de tradukoj de du komedioj de Musset, de la “Aventuroj de Telemako” de Fénélon, kaj eble ankaŭ de la “Martiroj” de Chateaubriand.

Sed el ĉiuj liaj verkoj, tiuj kiuj eble plej famigis lin, estas liaj originalaj romanoj “Kastelo de Prelongo” kaj “Ĉu li?”, en kiuj li sin konigis kiel unu el la plej pitoreskaj kaj imagemaj aŭtoroj.

Carlo Bourlet (“La Revuo”, III, 1908-1909, p. 219-221)

°°°°°

(traduzione di Antonio De Salvo)

Il primo dicembre, nella sua amena casa di campagna di Malakoff vicino Parigi, è morto il nostro caro amico e collaboratore Dott. Vallienne.

È una grave perdita per la nostra causa!

Già da due anni il Dott. Vallienne soffriva di una grave cardiopatia, e a causa di essa aveva dovuto abbandonare completamente la sua professione.

Quell’abbandono è stata una fortuna per l’Esperanto. Costretto a rimanere a lungo in casa, non potendo uscire spesso, il Dott. Vallienne si dedicò completamente alla scrittura in Esperanto, e i nostri lettori conoscono produttività di talento.

Ricordo ancora bene come ho conosciuto Vallienne.

Una sera alla fine del 1902, mentre, dopo un incontro esperantista alla Sorbona, passeggiavamo sul viale, il Sig. Fruictier mi: disse

– Un medico, nuovo Esperantista, adesso traduce l’Eneide.

– Ebbene, – risposi – sarebbe meglio se si dedicasse alla propaganda! Forse un giorno l’Esperanto sarà adatto per la letteratura; ma faremo scappare tutti e ci faremo ridere dietro, se vogliamo avere pretese letterarie.

– Non sono del tutto d’accordo, – rispose il Sig. Fruictier, – perché il Dott. Vallienne ha fatto una traduzione in versi, molto elegante, molto chiara, e nessuna lingua vivente può conseguire questo risultato.

Quel colloquio stimolò la mia curiosità, e presto feci conoscenza del traduttore di Virgilio.

Era un uomo di alta statura, robusto, con i capelli abbastanza lunghi e la barba grigio-neri, con occhi penetranti, e tutto il suo severo aspetto a prima vista metteva soggezione.

In quel corpo di cavaliere medioevale batteva il cuore più sensibile e buono, in quella testa da filibustiere albergava il cervello di un uomo di scienza dai profondi pensieri.

Vallienne una volta mi disse, in risposta alle mie idee pragmatiche rivolte alla propaganda:

– Caro Signore, certo prima di tutto dobbiamo far conoscere l’utilità pratica della nostra lingua, ma, mi creda, l’Esperanto vincerà e trionferà soltanto quando avrà una letteratura. Per avere successo bisogna attirare le persone colte, che l’accetteranno e appoggeranno soltanto quando saranno sicure che l’Esperanto è in grado non solo di esprimere pensieri, ma anche di presentarli in una bella ed elegante forma letteraria. La prima ed ultima parola che si dice contro l’Esperanto è: un abominevole gergo! Dimostriamo che il nostro gergo è degno di tutte le prove letterarie!

Vallienne aveva ragione. Un po’ alla volta l’ho capito.

La produzione del Dott. Vallienne è molto vasta.

Nel campo classico, oltre alla sua rinomata traduzione dell’Eneide, ha pure tradotto integralmente le “Metamorfosi” di Ovidio. Il manoscritto è sulla mia scrivania, e mi auguro di cuore che venga il tempo che possa essere pubblicato.

Dalla letteratura francese ha pubblicato la traduzione della “Manon Lescaut” di Prévost, e ultimamente quella di “Margot” di de Musset su «Franca Esperantisto». Del resto so che ha lasciato il manoscritto delle traduzioni di due commedie di de Musset, di “Les aventures de Télémaque” (Le avventure di Telemaco) di Fénélon, e forse anche di “Les Martyrs” (I Martiri) di Chateaubriand.

Ma di tutte le sue opere, quelle che forse lo hanno reso più famoso sono i suoi romanzi originali “Kastelo de Prelongo” e “Ĉu li?”, nei quali si è fatto conoscere come uno degli autori più pittoreschi e dotati di fantasia.

Carlo Bourlet (“La Revuo”, III, 1908-1909, p. 219-221)

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *