Homoj

Giacomo Puccini

La 29-a de novembro estas la datreveno de la morto (en 1924) de la itala (toskana) komponisto Giacomo Puccini (1858-1924),

eo.wikipedia.org/wiki/Giacomo_Puccini

fama precipe pro la operoj “La bohème”, “Tosca”, “Madama Butterfly” kaj “Turandot” (ĉi tiu lasta, nefinita pro la morto de la muzikisto, kaj kompletigita per du malsamaj finaĵoj, respektive de Franco Alfano kaj Luciano Berio)

La 14-an de januaro 2018 mi parolis pri la premiero de “Tosca”.

www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2018/01/14/giacomo-puccini-tosca/

Hodiaŭ mi parolos pri la domo de la muzikisto en Torre del Lago (kiu nun nomiĝas “Torre del Lago Puccini”), apud Viareggio, transskribante (kun traduko al la itala) artikolon surondigitan la 19-an de septembro 1976 de la Itala Radiotelevido-RAI (Radio Roma), en la kadro de la elsendoj al eksterlando en Esperanto.

Mi aldonas_

– la bildon de la vilao de Puccini en Torre del Lago, el malnova bildkarto;

– la porokazan poŝtan stampon de la 8-a de aŭgusto 1974 pro la Puccini-aranĝoj en Torre del Lago Puccini, aplikitan sur la poŝtmarko (el pentraĵo de Adolfo Saporetti) eldonita pro la 50-jara datreveno de la morto de Giacomo Puccini.


(segue traduzione in italiano)

RADIO ROMA – ESPERANTO, 19.9.1976

TURISTOJ EN TORRE DEL LAGO

Teksto de Velia Corsini, traduko de Antonio De Salvo

La vizito al la hejmo de Giacomo Puccini en Torre del Lago, apud Viareggio, estas preskaŭ deviga por la turistoj, kiuj trapasas Versilion, precipe se ili ŝatas muzikon.

Kiam la komponisto elektis tiun domon ĉe la bordo de l’ lago, ĝi estis ankoraŭ soleca meze de virga pejzago, ĉirkaŭata de vegetaĵoj sed precipe de silento, en atmosfero malfacile elvokebla hodiaŭ.

La vilao nun alrigardas al placo ĉiam plena je aŭtomobiloj kaj aŭtoĉaroj, ekskurse venintaj el la tuta mondo; sur la placo staras multnombraj restoracioj kaj kioskoj, kie oni povas aĉeti bildkartojn pri la loko kaj ĝia elstara enloĝinto.

Sur la lago, motorŝipoj estas pli multnombraj ol la akvaj birdoj: birdoj kaj fiŝoj, ja, mortis aŭ elmigris – kiel rakontas homo, kiu en sia junaĝo estis fiŝkaptisto, kaj nun, por vivi, fariĝis ŝoforo de turismaj aŭtoĉaroj – ĉar la societo, al kiu la lago apartenas, por igi ĝin pli navigebla kaj turisme ekspluatebla, ĝin purigis kemie, forigante el ĝia surfaco la densajn vegetaĵojn, per kiuj sin nutris la bestoj de l’ lago.

Nur la vilao restis la sama: ĝi konservas ĉiujn postsignojn de la ĉiutagaj kutimoj de Giacomo Puccini, kiu tie vivis ĝis kiam li eniris hospitalon: oni povas vidi liajn okulvitrojn (alkroĉitajn per ĉeneto al la tablo, por eviti, ke iu turisto ŝatanta memoraĵojn forportu ilin, kiel jam okazis ĉe aliaj objektoj), la partiturojn kun skizoj de melodio, la librojn, kaj eĉ la vestojn kaj la kravatojn. Kaj oni ankaŭ povas rigardi la atestaĵojn de gloraj momentoj, de feliĉaj aŭ solenaj okazaĵoj. En malgranda, orumita kadreto, programo memorigas malnovan “premieron” dediĉitan al la brita Reĝo: ĝi estas presita sur silko, anstataŭ sur papero, ĉar temas pri “Madame Butterfly”, kaj apude staras donaco sendita de la japana Imperiestro, dankema pro la larmoj de la japanino perfidita, kiuj alportis simpation kaj romantikan etoson al Japanujo (kaj ankaŭ altvaloran propagandon…).

La leteroj, ekspoziciataj en montrofenestroj, prezentas la voĉojn de famkonataj homoj, kiuj havis amikajn ligojn kun Puccini: senfinaj nomoj, de Marconi ĝis Edison, de Massenet ĝis Lehar kaj Toscanini.

Sola heredantino de ĉi tiuj memoroj estas la nepino de Puccini, kiu jam dediĉis sian vivon al la ordigo kaj prizorgado de la aĵoj de l’ avo, tiel daŭrigante, iamaniere, lian vivon. Ŝi estas samtempe celebrantino de gloroj kaj flegistino de vakuo: amo, kiu fariĝis kutimo. Antaŭ ŝi, tiam vigla kaj atenta, la hom-amaso pasas, susuras ŝablonajn kaj egalajn komentojn, kaj foriras, en daŭra fluo, kiu helpas ŝin konservi viva ĉi tiun altvaloran memoron.

°°°°°

(Traduzione):

RADIO ROMA – ESPERANTO, 19.9.1976

Velia Corsini: TURISTOJ EN TORRE DEL LAGO

La visita alla casa di Giacomo Puccini a Torre del Lago, vicino Viareggio, è quasi obbligatoria per i turisti che attraversano la Versilia, specie se amano la musica.

Quando il compositore scelse questa casa in riva al lago, era ancora solitaria in mezzo ad un paesaggio vergine, circondata dalla vegetazione, ma soprattutto dal silenzio, in una atmosfera che oggi è difficile evocare.

La villa adesso si affaccia su una piazza sempre piena di automobili e pullman, venuti in gita da tutto il mondo; sulla piazza ci sono numerosi ristoranti e chioschi, dove si possono comprare cartoline sul luogo e sul suo illustre abitante.

Sul lago, le barche a motore sono più numerose degli uccelli acquatici: uccelli e pesci, infatti, sono morti oppure sono emigrati – come racconta un uomo che in gioventù è stato pescatore, e adesso, per vivere, è diventato autista di pullman turistici – perché la società proprietaria del lago, per renderlo più navigabile e più utilizzabile a fini turisti, l’ha ripulito chimicamente, rimuovendo dalla superficie la densa vegetazione di cui si nutrivano gli animali del lago.

Soltanto la villa è rimasta la stessa: essa conserva tutte le tracce delle abitudini quotidiane di Giacomo Puccini, che visse lì finché entrò in ospedale: si possono vedere i suoi occhiali (attaccati con una catenella al tavolo, per evitare che qualche turista amante di ricordi li porti via, come già accaduto con altri oggetti), gli spartiti con gli abbozzi di melodie, e perfino i vestiti e le cravatte. E si possono anche guardare le testimonianze  di momenti di gloria, di occasioni felici o solenni. In una piccola cornice dorata un programma ricorda una vecchia “première” dedicata al re britannico: è stampato su seta, anziché su carta, perché si tratta della “Madame Butterfly”, e accanto c’è il dono inviato dall’Imperatore giapponese, grato per le lacrime della giapponesina tradita, che arrecarono simpatia e un’amosfera romantica al Giappone (ed anche una preziosa propaganda…).

Le lettere esposte nelle vetrine presentano le voci di personaggi famosi, che ebbero legami di amicizia con Puccini: una infinità di nomi, da Marconi a Edison, da Massenet a Lehar e Toscanini.

Unica erede di queste memorie è la nipote di Puccini, che ormai ha dedicato la vita a ordinare e curare le cose del nonno, così continuando, in un certo modo, la sua vita. È, al tempo stesso, celebrante di glorie e curatrice del vuoto: un amore che è diventato abitudine. Davanti a lei, vivace e attenta, la folla passa, sussurra commenti banali e sempre uguali, e va via, in una corrente ininterrotta, che l’aiuta a conservare viva questa preziosa memoria.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *