Mi jam parolis, la 22-an de januaro 2019,
www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2019/01/22/george-byron/
pri la brita poeto kaj patrioto George Gordon Byron, konata kiel Lord Byron (1788-1824)
eo.wikipedia.org/wiki/George_Byron
Hodiaŭ mi prezentas kuriozaĵon: epitafon, kiun Byron verkis pro la morto (la 18-an de novembro 1808) de amata hundo de raso “Teronova” (Novlando), nomata “Boatswain” (Ĉefmaristo), mordita de rabia hundo.
Mi ĝin transskribas en la angla, kaj en ĝiaj tradukoj al la itala kaj al Esperanto.
Mi aldonas poŝtmarkon de Teronova (Novlando), kun la bildo de la tipa hundo.
EPITAPH TO A DOG
(INSCRIPTION ON THE MONUMENT TO A NEWFOUNDLAND DOG)
Near this Spot
are deposited the Remains of one
who possessed Beauty without Vanity,
Strength without Insolence,
Courage without Ferocity,
and all the Virtues of Man without his Vices.
This praise, which would be unmeaning Flattery
if inscribed over human Ashes,
is but a just tribute to the Memory of
BOATSWAIN, a DOG,
who was born in Newfoundland May 1803
and died at Newstead Nov. 18th, 1808.
°°°°°
EPITAFFIO A UN CANE
(ISCRIZIONE SUL MONUMENTO A UN CANE TERRANOVA
In questo punto
sono deposti i Resti di uno
che possedette Bellezza senza Vanità,
Forza senza Arroganza,
Coraggio senza Ferocia,
e tutte le Virtù dell’Uomo senza i suoi Vizi.
Quest’Elogio, che sarebbe vuota adulazione
se scritto sulle Ceneri di un Uomo,
non è che un giusto omaggio alla Memoria di
BOATSWAIN, un CANE,
che nacque in Terranova nel maggio del 1803
e morì a Newstead il 18 novembre 1808.
Lord Byron, trad. Antonio De Salvo
°°°°°
EPITAFO AL HUNDO
(SKRIBAĴO SUR LA MONUMENTO AL TERONOVA HUNDO)
En ĉi tiu loko
estas demetitaj la Restaĵoj de Iu,
kiu posedis Belecon sen Vantemo,
Forton sen Aroganteco,
Kuraĝon sen Krueleco,
kaj ĉiujn Virtojn de Homo sen liaj Malvirtoj.
Ĉi tiu Laŭdo, kiu estus senenhava flataĵo
se skribita sur la Cindroj de Homo,
estas nur justa omaĝo al la Memoro de
BOATSWAIN, HUNDO,
kiu naskiĝis en Teronova en majo 1803
kaj mortis en Newstead la 18-an de novembro 1808.
Lord Byron, trad. Antonio De Salvo