Lokoj

Sueza kanalo

La 17-an de novembro estas la datreveno de la inaŭguro (en 1869, precize antaŭ 150 jaroj) de la moderna Sueza Kanalo

eo.wikipedia.org/wiki/Sueza_Kanalo

(En 2015, la Kanalo estis duobligita).

Mi jam parolis pri tio la 17-an de novembro 2017.

www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2017/11/17/canale-di-suez/

Hodiaŭ mi transskribas denove (sed, ĉi-foje, kun traduko al la itala) parton de artikolo surondigita en Esperanto, la 8-an de junio 1975, de la Itala Radiotelevido-RAI (Radio Roma, elsendoj al eksterlando), okaze de la siatempa remalfermo de la Kanalo, post gia fermo (de 1967 ĝis 1975) sekve de la “Sestaga milito”.

Mi aldonas poŝtmarkon de Respubliko San Marino de 2001, pri Giuseppe Verdi kaj la “Triumfa Marŝo” de lia opero “Aida” (komponita por celebri la malfermon de la Kanalo en 1869).


SUEZO KAJ ITALUJO

Teksto de Elisabetta Raus, traduko de Antonio De Salvo

Radio Roma – Esperanto, 8.6.1975

Politikaj, ekonomiaj kaj historiaj elementoj interplektiĝas en granda mondevento: la remalfermo al la trafiko de la Sueza Kanalo, post 8 jaroj de paŭzo pro la araba-israela milito. La egipta Prezidento Sadat deklaris, en ĉi tiu okazo, ke la grava akvovojo devas utili al la prospero de la homaro, kaj reakiri sian iaman rolon de kunigilo de la kvar mond-anguloj, favorante la interŝanĝojn kaj la harmonion inter la popoloj.

Italujo havas apartan intereson je tio; signifoplena simbolo de historia kunligo inter civilizoj estis la malgranda ŝipo de la itala navigisto Ambrogio Fogar, kiu antaŭiris, laŭlonge de la Kanalo, la militŝipon de la egipta Prezidento kaj la unuan komercan ŝiparon.

Itala nomo de nia epoko kuniĝas, tiel, ideale, al tiuj de aliaj italoj, kiuj apartenas al la historio de ĉi tiu Kanalo, kiu en 1869 alportis revolucion en la internaciaj maraj komunikoj: la trentia inĝeniero Luigi Negrelli, aŭtoro de la unuaj projektoj; la torina inĝeniero Edoardo Gioia, kiu kunlaboris; la bergamano Pietro Paleocapa, kiu projektis Said-Havenon; kaj al tio oni devas aldoni la nomon de Giuseppe Verdi, kiu, okaze de la inaŭguro de la Kanalo, komponis la operon “Aida”.

°°°°°

SUEZ E L’ITALIA

Elisabetta Raus, Radio Roma – Esperanto, 8.6.1975

Elementi di politica, di economia e di storia si intrecciano in un grande evento mondiale: la riapertura al traffico del Canale di Suez, dopo 8 anni di sosta per la guerrea arabo-israeliana. Il Presidente egiziano Sadat ha dichiarato, in questa occasione, che l’importante via d’acqua deve servire alla prosperità dell’umanità, e riacquistare il suo antico ruolo di mezzo di comunicazione tra i quattro angoli del mondo, favorendo gli scambi e l’armonia tra ipopoli.

In questo l’Italia ha un particolare interesse: un simbolo significativo di uno storico legame tra civiltà è stato il piccolo battello del navigatore italiano Ambrogio Fogar, che ha preceduto, lungo il Canale, la nave da guerra del Presidente egiziano e la prima flotta commerciale.

Un nome italiano della nostra epoca si unisce, così, a quelli di altri italiani, che appartengono alla storia di questo Canale, il quale nel 1869 portò una rivoluzione nelle comunicazioni marittime internazionali: l’ingegnere trentino Luigi Negrelli, autore dei primi progetti; l’ingegnere torinese Edoardo Gioia, che vi collaborò; il bergamasco Pietro Paleocapa, che progettò Porto Said; e bisogna aggiungere il nome di Giuseppe Verdi, il quale, in occasione dell’inaugurazione del Canale, compose l’opera “Aida”.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *