Homoj

Gesualdo Bufalino

La 15-a de novembro estas la datreveno de la naskiĝo (en 1920) de la sicilia instruisto, verkisto, eseisto, poeto kaj tradukisto Gesualdo Bufalino (1920-1996),

eo.wikipedia.org/wiki/Gesualdo_Bufalino 

famiĝinta kiam en 1981, je 61 jaroj, li publikigis sian romanon “Diceria dell’untore” (La diraĵo de la ŝmiristo); poste, li havis ampleksan kaj varian produktadon: poezio, arta kaj memoriga prozo, rakontoj, eseoj, antologioj.

Provizita per eksterordinara kulturo, li intence restis dum preskaŭ sia tuta vivo en la sicilia naskiĝa urbeto Comiso (elp. Kòmiso), preferante la mensajn vojaĝojn per la vortoj de liaj plej amataj aŭtoroj (li estis “voranto de libroj”); li havis nekredeblan lertecon pri la itala lingvo, kaj tradukis el latino, el la franca kaj el la hispana.

Enamiĝinta al sia Sicilio, li priskribis ĝin kun granda objektiveco; li deklaris pri tio (traduko): «Mi verkis multe pri Sicilio, […], se estis al mi eble tiri el tio regulon, tiu estis, ke mi ne levu min je juĝisto aŭ pedagogo, kirurgo aŭ medicinisto de mia popolo, sed humile komprenu ĝin».

Bufalino estas konata ankaŭ pro sia sinteno kiam, en 1981, Comiso famiĝis en Italio kaj eksterlande ĉar, fronte al la pligraviĝo de la krizo inter Italio kaj Libio, la Nordatlantika Pakto-NATO (kun la apogo de la itala Registaro, gvidita de socialisto Bettino Craxi) reaktivigis la malnovan militan flughavenon de tiu urbo, por instali tie krozadajn raketojn “Cruise”. 

Pro kurioza koincido, ĝuste 1981 estis la jaro, en kiu Bufalino malkaŝiĝis al la publiko per sia unua romano; ŝajnis nature peti de li, subite famiĝinta kaj konanto de Comiso, juĝon pri tiuj okazaĵoj, en la perspektivo de apogo al la pacifistaj movadoj.

En tiu cirkostanco, Bufalino deklaris (traduko):

«Neniu plu pensis pri ĝi, neniu povis imagi, ke el multaj iamaj lokoj, malkutimiĝintaj aŭ detruitaj, nur ci tiu, la plej morna, reviviĝos, refarbita kvazaŭ nova, gastiganto de aliaj kaj eĉ pli malsaĝaj aranĝaĵoj por mortigi».

Tamen li aldonis (traduko): «[…] mi ne starigas al mi la problemon en maniero pli drameca ol kiel povas ĝin starigi al si loĝanto de centra Italio aŭ de Europo. Mi opinias, ke atoma milito detruus ne nur Comiso-n kaj ĝian “memoron”, sed la tutan civilizon. Tial ŝajnas al mi etanime aŭ infanece, zorgi pri mia privata sorto aŭ pri tiu de mia urbeto».

Por doni ideon pri la malakordoj naskitaj de la plano instali en Comiso krozadajn raketojn (forfalinta pro la Traktato INF/ Intermediate-Range Nuclear Forces Treaty de la 8-a de decembro 1987 inter Usono de Ronald Reagan kaj Sovetunio de Miĥail Gorbačev), mi transskribas, kun traduko al la itala, parton de artikolo en Esperanto surondigita la 17-an de oktobro 1981, en la kadro de la elsendoj al eksterlando de la Itala Radiotelevido-RAI (Radio Roma).

Mi aldonas:

– portreton de Bufalino;

– la kovrilon de la volumo de Carlo Minnaja “Luigi Pirandello kaj aliaj siciliaj aŭtoroj”, FEI, Milano 2012, en kiu (p. 328-341) estas entenata la traduko al Esperanto de la 12-a kaj 13-a ĉapitroj de la romano de Gesualdo Bufalino “Diceria dell’untore” (La diraĵo de la ŝmiristo).


(segue traduzione in italiano)

Dekmil homoj, plejparte junaj, marŝadis en la sicilia urbeto Comiso (elp. Komiso) la 12-an de oktobro 1981, por protesti kontraŭ la plano starigi tie raketan bazon. Sed la manifestaciantoj estis akceptitaj per centoj da afiŝoj, presitaj de la lokaj sekcioj de la partioj kristandemokrata, socialista, socialdemokrata kaj liberala, kiuj esprimis sian solidarecon al la Registaro kaj kritikis la marŝon. La Urbestro kaj la magistratanoj (kristandemokratoj, socialistoj kaj socialdemokratoj) ignoris la protestan kunvenon, kiu fermiĝis antaŭ la urbodomo, restinta intence ŝlosita.

RADIO ROMA – ESPERANTO, 17.10.1981

°°°°°

(traduzione)

Diecimila persone, per lo più giovani, hanno marciato, nella cittadina siciliana di Comiso, il 12 ottobre 1981, per protestare contro il piano di installarvi una base missilistica. Ma i dimostranti sono stati accolti da centinaia di manifesti, stampati dalle sezioni locali dei partiti democristiano, socialista, socialdemocratico e liberale, che esprimevano solidarietà al Governo e criticavano la marcia. Il Sindaco e i componenti della Giunta comunale (democristiani, socialisti e socialdemocratici) hanno ignorato la riunione di protesta, che si è conclusa davanti al Municipio, rimasto intenzionalmente sbarrato.

RADIO ROMA – ESPERANTO, 17.10.1981

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *