Homoj

Arthur Rimbaud

La 10-a de novembro estas la datreveno de la morto (en 1891, je nuraj 37 jaroj) de la franca poeto Jean Nicolas Arthur Rimbaud, konata kiel Arthur Rimbaud (1854-1891),

eo.wikipedia.org/wiki/Arthur_Rimbaud 

pri kiu mi jam parolis la 20-an de oktobro 2018, en la datreveno de lia naskiĝo.

www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2018/10/20/arthur-rimbaud/ 

Mi transskribas (en la franca, kaj en la tradukoj al la itala kaj al Esperanto) lian poeziaĵon “Les chercheuses de poux” (Le cercatrici di pidocchi – La pedikserĉantinoj).

Mi aldonas francan poŝtmarkon kun la portreto de Rimbaud.


LES CHERCHEUSES DE POUX

Quand le front de l’enfant, plein de rouges tourmentes,

implore l’essaim blanc des rêves indistincts,

il vient près de son lit deux grandes sœurs charmantes

avec de frêles doigts aux ongles argentins.

Elles assoient l’enfant devant une croisée

grande ouverte où l’air bleu baigne un fouillis de fleurs,

et dans ses lourds cheveux où tombe la rosée

promènent leurs doigts fins, terribles et charmeurs.

Il écoute chanter leurs haleines craintives

qui fleurent de longs miels végétaux et rosés

et qu’interrompt parfois un sifflement, salives

reprises sur la lèvre ou désirs de baisers.

Il entend leurs cils noirs battant sous les silences

parfumés; et leurs doigts électriques et doux

font crépiter parmi ses grises indolences

sous leurs ongles royaux la mort des petits poux.

Voilà que monte en lui le vin de la Paresse,

sopirs d’harmonica qui pourrait délirer;

l’enfant se sent, selon la lenteur des caresses,

sourdre et mourir sans cesse un désir de pleurer.

Arthur Rimbaud

°°°°°

LE CERCATRICI DI PIDOCCHI

 

Quando la fronte del bambino, piena di rosse tormente,

implora il bianco sciame dei sogni indistinti,

vengono accanto al suo letto due mature affascinanti sorelle

con esili dita dalle unghie argentine.

 

Fanno sedere il bambino davanti a una finestra

spalancata dove l’aria turchina bagna un viluppo di fiori,

e nei pesanti capelli su cui cade rugiada

fanno scorrere le dita fini, terribili e allettatrici.

 

Lui ascolta cantare i loro deboli respiri

che fioriscono di lenti mieli vegetali e rosati,

e che a volte interrompe un sibilo, salive

riprese sul labbro o desideri di baci.

 

Ode le loro ciglia nere palpitare nei silenzi

profumati; e le loro dita elettriche e dolci

fanno crepitare fra le grigie indolenze

sotto le loro unghie regali la morte dei piccoli pidocchi.

 

Ecco che sale in lui il vino della Pigrizia,

sospiri d’armonica che potrebbe delirare;

il bambino si sente, secondo la lentezza delle carezze,

sorgere e morire senza posa un desiderio di piangere.

 

Arthur Rimbaud, trad. Antonio De Salvo

 

°°°°°

LA PEDIKSERĈANTINOJ

Kiam la knaba frunto, plena de jukoj ruĝaj,

alvokas l’ aron blankan de l’ sonĝoj labtrintaj,

venas al lia lit’ du fratinoj maturaĝaj

kun siaj fingroj fajnaj kaj ungoj hele tintaj.

Jen ili nun la knabon sidigas ĉe fenestro

gapanta floramasojn, de aerblu’ banatajn,

kaj tra la densa lia harar’, ĉe rospenetro,

movadas siajn fingrojn, sorĉajn sed senkompatajn.

Atentas li al kant’ de iliaj feblaj spiroj,

kiuj odoras kvazaŭ mieloj plantkonfitaj,

kaj kiujn foje rompas sibleto: kisaspiroj

aŭ jen salivfluetoj al lipo retiritaj.

Li aŭdas palpebrumon ilian tra l’ silentoj

odoraj; kaj iliaj fingretoj, mildaj tikloj,

flagrigas inter liaj molvolaj alkonsentoj

sub siaj ungoj reĝaj la morton de l’ pedikoj.

La vino de l’ Pigreco en li nun ekfermentas,

elspiro harmonika ĝis ebla halucino;

laŭ l’ ritmo de l’ karesoj, en si la knabo sentas,

ke jen sen ĉes’ naskiĝas, jen mortas, plorinklino.

Arthur Rimbaud, trad. Roger Bernard,

“La nica literatura revuo” 1959-4/5 (23), p. 163

eo.wikisource.org/wiki/La_pedikser%C4%89antinoj

Unu penso pri “Arthur Rimbaud

  1. Koran dankon!
    Rimbaud estis talentega juna poeto… Bedaŭrinde li kvazaŭ “kabeis” tro frue… Kiom da trezoroj li oferis al la franca literaturo!

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *