Eventoj

Kristala nokto

La svisa psikoanalizisto Carl Gustav Jung (1875-1961) 

eo.wikipedia.org/wiki/Carl_Gustav_Jung

prilaboris teorion, diritan “de sinkroneco”, laŭ kiu ŝajne ekzistas ligoj inter eventoj inter si sendependaj, kiuj tamen okazas en sama kunteksto, “samkiel du horloĝoj sinkronizitaj je la sama horo”.

Temas kompreneble pri koincidoj, kvankam kuriozaj kaj eĉ impresaj (escepte se oni opinias, ke nenio okazas hazarde); sed certe mi ne povas eviti la penson, ke la 9-a de novembro, en la pasinta jarcento, estis dato, kiu ŝanĝis la mondon (9-an de novembro 1989, falo de la muro de Berlino, pri kiu mi parolos en alia okazo), kaj el pli specifa vidpunkto ŝanĝis la sorton de la judoj:

– 9-an de novembro 1921: fondo en Italio de la Nacia Faŝista Partio de Benito Mussolini;

– 9-an de novembro 1923: en Germanio, Puĉo de Munkeno (dirita ankaŭ Bürgerbräu-Puĉo, ĉar aranĝita en la bierejo de Munkeno Bürgerbräukeller), malsukcesa provo de Adolf Hitler estigi ŝtatrenverson per “Marŝo al Berlino”, imite al la “Marŝo al Romo” de Benito Mussolini de la 28-a de oktobro 1922;

eo.wikipedia.org/wiki/Hitler-pu%C4%89o

– 9-an de novembro 1938: en la datreveno de la Puĉo de Munkeno, “Kristala nokto” (en la germana, Reichskristallnacht aŭ Faschistischen Pogromnacht), ruinigo, fare de nazioj, de sinagogoj, tombejoj, vendejoj kaj privataj domoj de la judaj komunumoj, en Germanio, Aŭstrio kaj Ĉeĥoslovakio, kun rompo de kristaloj de montrofenestroj, prirabadoj, murdoj, sinmortigoj kaj deportadoj,

eo.wikipedia.org/wiki/Kristala_nokto 

preludo al la “fina solvo” (kvankam kun fundamenta diferenco: en la posta tempo ŝanĝiĝis la strategio, kaj la havaĵoj de la judoj ne plu estis detruitaj, sed konfiskitaj).

Mi aldonas:

– la kovrilon de la numero 1998-3/4 de la katolika revuo en Esperanto “Espero katolika”, kun la bildo de montrofenestroj de judaj vendejoj frakasitaj en la “Kristala nokto” (foto de la Muzeo pri Holokaŭsto de Vaŝingtono);

– la poŝtmarkon de 1988 de Germana Demokrata Respubliko (GDR), pro la 50-jara datreveno de la “Kristala nokto”.

2 pensoj pri “Kristala nokto

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *