Eventoj

Inundoj de 1966

La 4-an de novembro 1966, granda parto el centra kaj norda Italio troviĝis sub akvo, pro torentaj pluvegoj, transbordiĝo de riveroj kaj alta tajdo (mi aldonas du bildojn, de Florenco kaj de Venecio): en la kolektiva memoro restas aparte la urbo Florenco (kiu trasuferis gravegajn damaĝojn al la arta havaĵo, kaj al kiu alkuris helpe miloj da junaj volontuloj, pro tio kromnomitaj la anĝeloj de la koto”); sed la superakvego trafis malmole ankaŭ aliajn urbojn (precipe Grosseto, Pisa, Venecio, Padovo, Verono, Trento kaj Brescia).

Memore pri tiuj okazintaĵoj, en 2016 la Itala Poŝto eldonis poŝtmarkon (kies bildon mi aldonas) laŭ infana desegnaĵo, kaj la Ŝtata Arkivo de Massa aranĝis dokumentan ekspozicion, ankaŭ kun la kontribuo de la materialo de la Nacia Biblioteko de Esperanto (mi aldonas ĝian varban afiŝeton).

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *