Homoj

Jonathan Swift

La 30-a de novembro estas la datreveno de la naskiĝo (en 1667) de la anglalingva irlanda verkisto, eseisto kaj poeto Jonathan Swift (1667-1745), eo.wikipedia.org/wiki/Jonathan_Swift  fama precipe pro la satira romano “Travels into several remote Nations of the World” (Vojaĝoj al diversaj malproksimaj Nacioj de la Mondo), publikigita en 1726 sub la pseŭdonimo “Lemuel Gulliver”, konata… Legu plu Jonathan Swift

Homoj

Giacomo Puccini

La 29-a de novembro estas la datreveno de la morto (en 1924) de la itala (toskana) komponisto Giacomo Puccini (1858-1924), eo.wikipedia.org/wiki/Giacomo_Puccini fama precipe pro la operoj “La bohème”, “Tosca”, “Madama Butterfly” kaj “Turandot” (ĉi tiu lasta, nefinita pro la morto de la muzikisto, kaj kompletigita per du malsamaj finaĵoj, respektive de Franco Alfano kaj Luciano… Legu plu Giacomo Puccini

Homoj

Enrico Fermi

La 28-a de novembro estas la datreveno de la morto (en 1954) de la itala fizikisto (civitanigita usonano) Enrico Fermi (1901-1954), eo.wikipedia.org/wiki/Enrico_Fermi  Nobel-Premiito pri Fiziko en 1938, kun ĉi tiu motivado: «Pro liaj pruvoj pri la ekzisto de novaj radioaktivaj elementoj produktitaj de neŭtrona priradiado, kaj pro la malkovro de la nukleaj reakcioj estigitaj de… Legu plu Enrico Fermi

Homoj

Costanza d’Altavilla

La 27-a de novembro estas la datreveno de la morto (en 1198) de Constance de Hauteville, en la itala Costanza d’Altavilla, en Esperanto Konstanca de Hauteville (1154-1198), eo.wikipedia.org/wiki/Konstanca_la_1-a_(Sicilio)  lasta ido de la normanda dinastio Hauteville, Reĝino de Sicilio, Imperiestrino-edzino de la Sankta Roma Imperio (kiel edzino de Henriko la 6-a Hohenstaufen de Ŝvabio, siavice filo… Legu plu Costanza d’Altavilla

Homoj

Mihály Babits

La 26-an de novembro estas la datreveno de la naskiĝo (en 1883) de la hungara poeto, verkisto kaj tradukisto Mihály Babits (1883-1941), eo.wikipedia.org/wiki/Mih%C3%A1ly_Babits unu el la plej estaraj reprezentantoj de la tiel dirita “Generacio de Nyugat/ Okcidento”, kiu celis malfermi la hungaran kulturon al tiu eŭropa. Babits estas konata ankaŭ kiel tradukisto: li konis multajn… Legu plu Mihály Babits

Homoj

Eros Sciorilli

La 25-a de novembro estas la datreveno de la naskiĝo (en 1911) de la itala (lombarda) muzikisto Eros Sciorilli (1911-1981), it.wikipedia.org/wiki/Eros_Sciorilli (ne estas pri li Vikipedia paĝo en Esperanto), aŭtoro de preskaŭ kvincent kanzonoj, el kiuj multaj eniris la historion de la itala leĝera muziko (precipe: “In cerca di te”, “La riva bianca, la riva… Legu plu Eros Sciorilli

Homoj

Baruch Spinoza

La 24-a de novembro estas la datreveno de la naskiĝo (en 1632) de la nederlanda filozofo (judo laŭ portugala deveno) Baruch Spinoza (1632-1677) eo.wikipedia.org/wiki/Baru%C4%A5_Spinozo (en latino, Benedictus de Spinoza; en la portugala, Bento de Espinosa; en la hispana kaj en la nederlanda, Benedicto De Espinoza; en Esperanto, Benedikto Spinozo). Mi jam parolis pri li la… Legu plu Baruch Spinoza