Homoj

Giuseppe Ravizza

La 30-a de oktobro estas la datreveno de la morto (en 1885) de la itala (piemonta) inventisto Giuseppe Ravizza (1811-1885).

it.wikipedia.org/wiki/Giuseppe_Ravizza 

(ne estas pri li Vikipedia paĝo en Esperanto).

Probable, lia nomo diras nenion; sed al li ŝuldiĝas la invento, en 1837, de skribmaŝino (nomita “cembalo scrivano”, tio estas, “skribanta klaviceno”, pro simileco kun la muzika instrumento).

Ravizza patentis la aparaton en 1855, kaj en 1856 prezentis plibonigitan version ĉe la Industria Ekspozicio de Torino, sed li sukcesis vendi nur malmultajn ekzemplerojn, ĉar tiam ŝajnis utopie anstataŭigi la manan skribadon per tiu mekanika.

La maŝino de Ravizza estis elmontrita ankaŭ en Anglio, kaj estas verŝajne, ke tie  vidis ĝin la usonano Christopher Latham Sholes, kiu en 1868 patentis, favore al la firmao Remington, maŝinon bazitan sur la samaj principoj de tiu de Ravizza.

La italo eltiris neniun profiton el sia invento; eĉ, li estis riproĉata kaj primokata de siaj samfamilianoj, kiuj ne toleris, ke li “perdas tempon” sencele, kaj elspezas grandegajn sumojn por postkuri tion, kio aspektis utopia miraĝo.

Mi aldonas:

– reklaman afiŝon de 1912 pri la itala skribmaŝiino “Olivetti” de Ivrea, kiu utiligas la figuron de Dante Alighieri kiel apoganto;

– p. 169 de la revuo “L’Esperanto” 1931-8/9, kun la reklamo de skribmaŝino Olivetti provizita per klavaro taŭga por la skribado en Esperanto.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *