Homoj

Konradeno de Ŝvabio

La 29-a de oktobro estas la datreveno de la tragika morto en 1268 (li estis ekzekutita je nuraj 16 jaroj, per senkapigo) de Konrad von Schwaben (en Esperanto, Konrado de Ŝvabio; en la itala, Corrado aŭ Currado di Svevia), alnomita per la diminutivo Konradin (en Esperanto, Konradeno; en la itala, Corradino aŭ Curradino) jen por lin distingi disde lia patro Konrad IV (en Esperanto, Konrado la 4-a; en la itala, Corrado aŭ Currado), jen pro la frua aĝo (1252-1268)

it.wikipedia.org/wiki/Corradino_di_Svevia 

(ne estas pri li Vikipedia paĝo en Esperanto).

Alirinte Italion por depostuli la kronon de Imperiestro kaj de Reĝo de Sicilio kiel posteulo de familio Hohenstaufen, Konradino devis zorgi pri la onklo Manfredi (venkita en 1266 en Benevento da Charles 1er d’Anjou, en Esperanto Karlo la 1-a de Anĵuo)

eo.wikipedia.org/wiki/Karlo_la_1-a_(Napolo) 

kaj pri la tiama Papo, la franco Klemento la 4-a (Guy Le Gros Foulquois).

Post triumfa eniro en Romon (dum la Papo rifuĝis al Viterbo), Konradeno pluiris al la sudo, ankaŭ fidante pri la apogo de la saracenoj (islamanoj) de Lucera en Apulio, fidelegaj al la domo Hohenstaufen ekde kiam ili estis la korpogardistoj de la Imperiestro kaj Reĝo Frederiko la dua.

Kiam Konradeno atingis la limon de la Regno de Sicilio, apud la urbo Tagliacozzo (elp. Taljakoco) en Aprutio, la 23-an de aŭgusto 1268 li estis venkita, danke al ruzaĵo de Erard de Valéry (en la itala, Alardo), de Karlo de Anĵuo, kiu mortigis la kaptitojn tra hororaj torturoj; tial Konradeno estis akceptita malamike de la teruritaj romanoj, kiam li klopodis rifuĝi al Romo.

Tiam Konradeno klopodis surŝipiĝi en Torre Astura (ĉe la marbordo sude de Romo, apud Nettuno) cele al la fidela Pizo, sed li estis perfidita de la loka senjoro, la nobelo Giovanni Frangipane, kaj transdonita al Karlo de Anĵuo. Kondamnita al morto, li estis senkapigita en Napolo en “Campo Moricino” (la nuna placo de l’ Merkato, morne fama ankaù pro aliaj postaj ekzekutoj, ekzemple la pendigo de patriotino Eleonora Fonseca Pimentel,

it.wikipedia.org/wiki/Eleonora_Pimentel_Fonseca

(ne estas pri ŝi Vikipedia paĝo en Esperanto),

la 20-an de aŭgusto 1799, pri kiu restis memoro en la kruda popola rekantaĵo en napola dialekto:

«A signora ‘onna Lionora

che cantava ‘ncopp’ ‘o triato

mo abballa mmiez’ ‘o Mercato»).

(Sinjorino Damo Eleonora,

kiu kantis en la teatro,

nun dancas meze de l’ Merkato).

Samkiel pli frue okazis ĉe lia onklo Manfredi, ankaŭ Konradeno ne havis entombigon; lia kadavro, trenita al la maro, estis kovrita per ŝtonoj de la kortuŝita popolo, kaj nur poste la preĝpetoj de la patrino (Elisabeth von Bayern, en Esperanto Elizabeta de Bavario) sukcesis atingi, ke la knabo havu tombon, en la Baziliko de “Santa Maria del Carmine Maggiore” (Sankta Maria de l’ Karmelo la Granda).

En 1847, la Reĝo de Bavario Maximilian II. (en Esperanto, Massimiliano la 2-a) starigis funebran monumenton, kun statuo (verko de la dana skulptisto Bertel Thorvaldsen), kies bildon mi aldonas.

Dante Alighieri, en la “Dia Komedio”, memorigas jen Manfredi kaj la batalon de Benevento (pri kiuj mi parolos en alia okazo), jen la batalon de Tagliacozzo kaj la ekzekuton de Konradeno:

là da Tagliacozzo,

dove sanz’arme vinse il vecchio Alardo;

(Infero 28, 16-18) 

ĉe Taljakocco, kie 

senarme venkis Alardo maljuna

(trad. Giovanni Peterlongo)

Tagliacozzo-vale, 

kie sen glavo venkis olda Alardo

(trad. Kálmán Kalocsay)

apud Tagliacozzo, kie 

venkon per ruz’ Alardo perbatalis

(trad. Enrico Dondi)

°°°°°

Carlo venne in Italia e, per ammenda,

vittima fé di Curradino

(Purgatorio 20, 67-68)

Aliris Italujon Karl’, punpage 

mortigis Konradenon

(trad. Giovanni Peterlongo)

En Italion venas Karl’, por pento

viktime Konradenon eŝafodas

(trad. Enrico Dondi)

Kelkaj kuriozaĵoj:

– danke al postlasaĵo de la patrino, ankoraŭ nun ĉiun 29-an de oktobro estas celebrata Meso por la animripozo de Konradeno de Ŝvabio;

– Adolf Hitler, okupinte Napolon la 8-an de septembro 1943, dispoziciis, ke la restaĵoj de Konradeno “reiru” al Germanio; sed la monaĥoj de la Baziliko “del Carmine” kaŝis ili;

– laŭ la principo, ke historio havas ĉiam plurajn vizaĝojn, Karlo de Anĵuo starigis en Scurcola Marsicana (apud Tagliacozzo) la dankespriman abatejon de “Santa Maria della Vittoria” (Sankta Maria de la Venko), de kiu restas nur kelkaj ruinoj;

– la ribelintoj de la “Siciliaj Vesproj” kontraŭ la anĵuanoj (1282)

www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2017/04/17/vespri-siciliani-siciliaj-vesproj/

eksplicite rilatigis sin al Konradeno de Ŝvabio.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *