Homoj

Massimo d’Azeglio

La 24-a de oktobro estas la datreveno de la naskiĝo (en 1798) de la itala (piemonta) markizo Massimo Taparelli d’Azeglio, konata kiel Massimo d’Azeglio (1798-1866),

it.wikipedia.org/wiki/Massimo_d%27Azeglio

(ne estas pri li Vikipedia paĝo en Esperanto),

patrioto, politikisto, pentristo kaj verkisto.

Massimo d’Azeglio, pli ol pro la politika agado (li estis, interalie, Ĉefministro de la Regno de Sardinio, kaj la unua Gubeniestro de la Provinco de Milano) kaj la pentraj kaj literaturaj verkoj, estas memorigata ĉar li manifestis skeptikecon pri la proceso de itala unuiĝo gvidita de Camillo Benso di Cavour.

Malsame ol Giuseppe Mazzini kaj Giuseppe Garibaldi, al kiuj li estas daŭre apudigata, Cavour neniam estis sindonema patrioto aŭ pledanto por la unuiĝo pro idealismaj kialoj, sed nur pragmatismulo, kiu celis fari el la resto de Italio politikan kaj ekonomian instrumenton de Piemonto (inter liaj unuaj faroj, estis la alproprigo al la nova Regno de Italio de granda parto el la financaj havaĵoj de la eksa Regno de Du Sicilioj). Por atingi sian celon, Cavour ne zorgis pri la malsamecoj karakteraj, lingvaj, historiaj kaj ekonomiaj de la diversaj italaj loĝantaroj, kiuj igis la unuiĝon preskaŭ nur formalajo.

D’Azeglio, kontraŭe, konsciis pri ĉi tiuj malsamecoj (ankoraŭ nun grandparte ekzistantaj) kaj pri la malfacileco ilin superi, tial li skribis (en “I miei ricordi” – Miaj Memorajoj -, Firenze, Barbera, 1891, p. 5) la faman frazon «Pur troppo s’è fatta l’Italia, ma non si fanno gl’Italiani» (bedaŭrinde, oni faris Italion, sed oni ne faras la italojn), ofte cititan (en maniero ne nur neĝusta, sed ec misvojiga) kiel «fatta l’Italia, bisogna fare gli italiani» (post kiam oni faris Italion, oni faru la italojn): la frazo de D’Azeglio ne estis invito, stimulo, sed malvarma konstato.

Ero el la libro “I miei ricordi” estis tradukita al Esperanto de Elio Migliorini, kaj publikigita en “L’Esperanto” 1922-2, p. 27-28.

Mi aldonas la italan poŝtmarkon de 2010, laŭ skizo de Rita Fantini, pro la 150-a datreveno de la Provinco de Milano, kun la portreto de Massimo d’Azeglio kaj Palaco Isimbardi, historia sidejo de la Provinco de Milano.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *