Homoj

Aldo Capitini

La 19-a de oktobro estas la datreveno de la morto (en 1968) de la itala filozofo, edukisto kaj politikisto Aldo Capitini (1899-1968),

eo.wikipedia.org/wiki/Aldo_Capitini 

pledando por la principo de neperforto (tiom, ke li estis difinita “la itala Gandhi”), iniciatinto en 1961 de la “Marŝo de la Paco” de Peruĝo al Asizo, ankoraŭ nun perioda rendevuo de la pacamaj movadoj.

Mi sendas al la paĝoj de Vikipedio pri liaj biografiaj donitaĵoj, kaj la priskribo de liaj nekonformismaj orientiĝoj koncerne politikon kaj religion, kaj aldonas:

– la kovrilon de la eldono en Esperanto de lia volumo “Le tecniche della nonviolenza” (Teknikoj de neperforto), trad. Nicolino Rossi kun prezento de Marco Pannella kaj Francesco Pullia, Pisa, Edistudio 2011;

– la panelon kun lia portreto, utiligitan en 2016 de la esperantistoj partoprenintaj en la “Marŝo de la Paco”.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *