Homoj

Charles Gounod

La 18-a de oktobro estas la datreveno de la morto (en 1903) de la franca muzikisto Charles Gounod (1818-1903),

eo.wikipedia.org/wiki/Charles_Gounod

fama, pli ol pro la operoj (aparte, “Faust”, bazita sur la samnoma dramo de Johann Wolfgang von Goethe, kaj “Roméo et Juliette”), pro komponaĵo de religia muziko, «Ave Maria» (Saluton Maria).

Mi jam parolis pri li la 17-an de junio 2018.

www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2018/06/17/charles-gounod/ 

Mi transskribas (en la franca, en la itala kaj en esperanto) pecon el la opero “Roméo et Juliette” (Romeo kaj Julieta), libreto de Jules Barbier kaj Michel Carré, el “Romeo and Juliet” (Romeo kaj Julieta) de William Shakespeare.

Mi aldonas la poŝtmarkon de 1999 de Respubliko San Marino pri Gounod kaj lia opero “Faust”.


ROMÉO ET JULIETTE

(I, 3)

Je veux vivre

dans le rêve qui m’enivre

longtemps encor!

Douce flamme,

Je te garde dans mon âme

comme un trésor!

Cette ivresse

de jeunesse

ne dure, hélas! qu’un jour!

Puis vient l’heure

où l’on pleure;

le coeur cède à l’amour,

et le bonheur fuit sans retour.

Loin de l’hiver morose

laisse-moi sommeiller

et respirer la rose

avant de l’effeuiller.

Jules Barbier, Michel Carré

°°°°°

ROMEO E GIULIETTA

(I, 3)

Nella calma

d’un bel sogno caro all’alma

vivo ognor,

e fidente,

lo vagheggio nella mente

qual tesor!

Dolce ebrezza,

giovinezza,

che si fugge tuttavia!

Vien poi l’ora

di chi implora.

Cede il cuore a sorte ria,

all’amor ogni allegria.

Lungi dal verno algente

voglio ancor respirar

l’aura d’april repente

che baci fa sognar.

Jules Barbier – Michel Carré

trad. Giuseppe Zaffira – Michele Girardi

°°°°°

ROMEO KAJ JULIETA

(Akto 1-a, n. 3)

Ke mi vivu,

ke mi revu,

en la sonĝo farita el or’;

dolĉa flamo,

vi kaŝiĝu en animo,

kiel trezor’.

Ebrieco

de juneco

flugas for post moment’,

venas horo

de la ploro

ama pro la turment’:

koro plendas de granda pent’.

Ke mi revu… k. t. p.

For de la frosto vintra

lasu min en ripoz’;

estas pli bonodora

ne disŝirita roz’.

Dolĉa flamo

de mia animo,

restu en la kor’

kiel trezor’.

Jules Barbier – Michel Carré

trad. Félicien de Ménil

(“La Revuo” 1912-1913, VII, p. 366)

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *