Objektoj

Koralo

Kutime oni pensas pri koralo kvazaŭ pri juvelŝtono; sed en realo tema pri la kalkeca sekreciaĵo (ruĝa, rozkolora aŭ blanka) de tre malgranda polipo (Celenteruloj), kiu vivas en kolonioj.

En la greka mitologio (parolas pri tio Ovidio en la poemego “Metamorphoseon”- Metamorfozoj), koralo naskiĝis kiam Perseo, mortiginte Meduzon, demetis ĝian kapon sur kelkajn branĉetojn tiritajn el la maro, kiuj sorbis la sangon de la monstro kaj malmoliĝis: tio klarigus kial koralo, mola sub la akvo, malmoliĝas je kuntuŝo kun la aero, alprenante (kiel diras Plinio la Maljuna en la “Naturalis Historia” – Naturhistorio) la aspekton de ŝtoniĝinta branĉo.

Laŭ la popolaj kredoj, laŭdire koralo ne nur havas kuracajn ecojn, sed ankaŭ forpuŝas malican rigardon: tial, oni metas je la kolo de infanoj branĉetojn el koralo, kiel amuleton. Ĉi tiu kutimo estas atestita en pentroarto: ekzemple, en la “Madono de Senigallia” de Piero della Francesca (1470) la eta Jesuo havas ĉe sia kolo branĉeton el koralo (laŭ alia interpreto, la korala ruĝo simbolas la sangon verŝotan de Kristo).

En Italio, kaptado kaj prilaboro de koralo okazas precipe en du lokoj: Torre del Greco (apud Napolo) kaj Alghero (en Sardinio).

Mi transskribas, kun traduko al la itala, parton de artikolo surondigita la 26-an de novembro 1978 en la kadro de la elsendoj al eksterlando en Esperanto de la Itala Radiotelevido – RAI (Radio Roma), kaj aldonas:

– la bildon de la “Madono de Senigallia” de Piero della Francesca, Urbino, Nacia Galerio de Markio;

– la italan poŝtmarkon de 2010 pri la ruĝa koralo de Torre del Greco.


(segue traduzione in italiano)

TORRE DEL GRECO, LA KORALA URBO

Teksto de Velia Corsini, traduko de Antonio De Salvo

RADIO ROMA – ESPERANTO, 26.11.1978

Komence de la 19-a jarcento, marsejlano, kiu nomiĝis Martin, starigis atelieron por la prilaborado de koralo en Torre del Greco apud Napolo; en la daŭro de malmultaj jardekoj, tiu urbeto iĝis la plej granda centro en Eŭropo por la kaptado de koralo kaj ĝia arta prilaborado. Laŭgrade, koncentriĝis en la atelieroj de Torre del Greco ankaŭ la prilaborado pli frue farita en aliaj urboj, italaj kaj fremdaj. Ankoraŭ nun, kvazaŭ pro natura vokiĝo, 90% el la koralo kaptata en la mondo estas pritraktata en la atelieroj de Torre del Greco, ĉe la piedoj de Vezuvo.

En la urbeto ekzistas pli ol 350 atelieroj, en kiuj laboras preskaŭ 3.000 personoj (inkluzive de tiuj, kiuj laboras hejme), kiuj tranĉas, poluras, boras, surfadenigas. Ne kalkulante la ĉizistojn, kiuj kapablas krei eksterordinarajn unikaĵojn: ankaŭ ili estas rimarkinde multaj, kaj ĝuas internacian renomon, merititan kaj enviindan.

Koralo havis, kompreneble, momentojn de pli granda aŭ malgranda populareco, sed ĝi neniam suferis pro vera dekadenco: persona ornamaĵo, aŭ ornama elemento, ĝi daŭre apartenas al la altvaloraj artaj objektoj, kaj kiel tia ĝi ĉiam havos rafinitajn ŝatantojn, kaj povos esti pli aŭ malpli populara, tamen neniam ekstermoda.

°°°°°

(traduzione):

Velia Corsini: TORRE DEL GRECO, LA CITTÀ DEL CORALLO

RADIO ROMA – ESPERANTO, 26.11.1978

All’inizio del 19° secolo, un marsigliese, che si chiamava Martin, impiantò un laboratorio per la lavorazione del corallo a Torre del Greco vicino Napoli; nell’arco di pochi decenni, quella cittadina divenne il più grande centro d’Europa per la pesca del corallo e la sua lavorazione artistica. Un po’ alla volta, si concentrò nei laboratori di Torre del Greco anche la lavorazione che prima avveniva in altre città, italiane e straniere. Ancora adesso, quasi per una vocazione naturale, il 90% del corallo pescato nel mondo è trattato nei laboratori di Torre del Greco, ai piedi del Vesuvio.

Nella cittadina ci sono più di 350 laboratori, in cui lavorano quasi 3.000 persone (compresi i lavoranti a domicilio), che tagliano, rifiniscono, traforano, infilano. Senza contare gli incisori, che sono capaci di creare straordinari pezzi unici: anche loro sono notevolmente numerosi, e godono di fama internazionale, meritata e invidiabile.

Il corallo ha avuto, ovviamente, momenti di maggiore o minore popolarità, ma non ha mai subìto un vero declino: ornamento personale, o elemento ornamentale, continua a far parte agli oggetti artistici di valore, ed in quanto tale avrà sempre dei raffinati estimatori, e potrà essere più o meno popolare, ma non andrà mai fuori moda.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *