Homoj

Winnie la Pu

La 14-an de oktobro 1926 estis publikigita la unua volumo de serio da rakontoj por knaboj en angla lingvo de Alan Alexander Milne, kies ĉefrolulo (en la angla Winnie the Pooh, en Esperanto Winnie-la-Pu) estas urseto el ŝtofo, kiu manĝas mielon kaj verkas poeziaĵojn; li aperas ankaŭ en filmoj, stridesegnoj kaj kartunoj, kaj estas populara ludilo.

eo.wikipedia.org/wiki/Winnie-la-Pu 

La rakontoj de Winnie the Pooh estis tradukitaj al multaj lingvoj, inkluzive de Esperanto.

Du kuriozaĵoj:

– al Winnie the Pooh inspiriĝis, en la elekto de la artista nomo, la itala muzika ensemblo The Pooh;

– la rolulo estas malpermesita en Popola Ĉinio, pro sia laŭdira simileco kun la ĉina Prezidanto Xi Jinping.

Mi aldonas:

– la kovrilon de la eldono en Esperanto (Winnie-la-Pu) de unu el la volumoj de Winnie the Pooh, trad. Ivy Kellerman Reed kaj Ralph A. Lewin, ilustraĵoj de Ernest A. Shepard, enkonduko kaj glosaro de Humphrey Tonkin, UEA, Rotterdam 1992;

– la reklamon de la volumo.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *