Homoj

Ivo Andrić

La 9-a de oktobro estas la datreveno de la naskiĝo (en 1892) de la bosnia verkisto kaj diplomato laŭ serba lingvo Ivo Andrić (1892-1975),

eo.wikipedia.org/wiki/Ivo_Andri%C4%87

Nobelpremiito por Literaturo en 1961 kun ĉi tiu motivigo: «Pro la eposa forto, kun kiu li skizis temojn kaj priskribis homajn destinojn tiritajn el la historio de sia Lando».

Ivo Andrić estas fama precipe pro la romano “На Дрини Ћуприја” (Na Drini Ćuprija, La ponto super Drina), lokita en la urbeto Višegrad, en Bosnio krucvojo de popoloj kaj religioj, ponto inter Eŭropo kaj otmana Imperio, inter kristana kulturo (katolika kaj ortodoksa) kaj islama religio.

Sed ĉiuj verkoj de Andrić inspiriĝas al la koncepto “ponto”, la plej nobla el la homaj kreaĵoj, kiu simbolas la eternan deziron de unuigo. “Pontoj – li skribis – estas sagoj, ĵetitaj al la malproksimo, al la estonteco. Sagoj, kiuj strebas superi malordon kaj morton. Ĉio estas transiro, ponto, kies finaĵo perdiĝas en la senfino, kaj nia tuta espero estas sur tiu alia flanko”.

Mi aldonas la jugoslavan poŝtmarkon de 1983 en la serio “Eŭropo”, kun la ponto super Drina kaj portreto de Ivo Andrić


Tradukoj al Esperanto – Traduzioni in Esperanto:

– fragmentoj el/ frammenti da “Ex Ponto”, trad. Josip Velebit, “Nica Literatura Revuo” 2/4 (marto-aprilo 1957), p. 153–155;

  – “San i java pod grabićem” (Sonĝo kaj maldormo sub la karpeneto), trad. Roger Imbert kaj Zlatko Tiŝljar, Internacia Kultura Servo, Zagreb 1972;  

– Vizaĝoj, ok noveloj, trad. Roger Imbert, Sarajevo 1981;

    – “Žed” (Soifo), novelaro, trad. Ladislav Reĵek, Sarajevo 1988;

    – “Mustafa Maĝar”, trad. Ladislav Reĵek, en: Antologio de la moderna bosnia-hercegovina novelo, Sarajevo 1989, p. 33–42.

– fragmento de/ frammento di “На Дрини Ћуприја” (Na Drini Ćuprija – Il ponte sulla Drina – La ponto super Drina), trad. Emilija Lapenna, “Nica Literatura Revuo” 7/3 (januaro-februaro 1962), p. 85-88

literaturo.org/HARLOW-Don/Esperanto/Literaturo/Revuoj/nlr/nlr73/drina.html

La tuta romano estis tradukita de Antonije Sekelj en la 60-aj jaroj, kaj atendas publikigon – L’intero romanzo è stato tradotto da Antonije Sekelj negli anni ‘60, ed è in attesa di pubblicazione.

Unu penso pri “Ivo Andrić

  1. Notindas, ke ankaŭ al niaj Esperanto-pioniroj plaĉis la bildo de pontoj por montri la rolon de Esperanto kaj tio registriĝis en reklamaj glumarkoj kaj bildkartoj.

    Pri la “nobleco” de pontoj kiel inventaĵo mi neniam multe pripensis kaj mi dankas al vi pro la okazo!

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *