Sen kategorio

Alla renella

La 7-an de oktobro 1571 la militŝiparoj de kelkaj (ne ĉiuj!) kristanaj Landoj, kunigitaj de Papo Pio la 5-a en la “Sanktan Ligon” (Hispana Imperio, Regno de Napolo, Regno de Sicilio, Papa Ŝtato, Respubliko de Ĝenovo, Respubliko de Venecio, Duklando de Savojo, Granda Duklando de Toskanio, Suverena Milita Ordeno de Malto/ SMOM),

www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2018/09/20/ordine-di-malta-smom/

sub la komando de don Juan de Austria (Johano de Aŭstrio), venkis en la marbatalo de Lepanto (Naupaktos, Épahtos, Efpaktos en la greka; İnebahtı en la turka), en la golfo de Patraso en Greklando

eo.wikipedia.org/wiki/Batalo_de_Lepanto 

la otomanan militŝiparon estratan de Mehmet Alì Paŝao, kiu mortis en la kunpuŝiĝo.

Mi jam parolis pri tio la 7-an de oktobro 2018

www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2018/10/07/lepanto-1571/ 

kaj la 22-an de aprilo 2017.

www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2017/04/22/cervantes/

Hodiaŭ mi prezentas “flankan” spuron de tiu batalo: mi transkrbas, en la roma dialekto kaj en ĝia traduko al Esperanto, tradician popolan kanzonon, kiu konservas memoron pri la fakto, ke okaze de la batalo de Lepanto parto el la kristanaj Landoj portempe “flikis” siajn malakordojn (“Kiu havas rompitaj siajn ŝuojn, tiu ilin replandumas/ mi jam ilin replandumis ĉi-matene”).

Mi aldonas poŝtmarkon de la 1971 de la Suverena Milita Ordeno de Malto (SMOM) pro la 400-a datreveno de la la batalo de Lepanto.


ALLA RENELLA

Alla Renella………

più cresce il fiume e più legna vie’ a galla,

io più ve guardo e più ve fate bella.

 

A tocchi a tocchi la campana sona

li turchi so’ sbarcati a la marina

chi c’ha le scarpe rotte l’arisola

io già l’ho risolate stammatina.

 

Come te posso amà

Come te posso amà

Si esco da ‘sti cancelli

quarcheduno l’ha da pagà.

 

Amore, amore, manname ‘n saluto

ché sto a San Michele carcerato

da amici e da parenti abbandonato

me sento un pover’arbero caduto.

 

Come te posso amà

Come te posso amà

Si esco da ‘sti cancelli

quarcheduno l’ha da pagà

 

A tocchi a tocchi la campana sona

Li turchi so’ arrivati a la marina

Viva li monticiani! viva Roma!

Viva la gioventù trasteverina!

 

Come te posso amà

Come te posso amà

Si esco da ‘sti cancelli

quarcheduno l’ha da pagà.

 

Si er Papa me donasse tutta Roma

e er Principe Borghese la Mentana

e me dicesse: “lassa anna’ chi tt’ama”,

io je direbbe: “No, sacra corona”.

 

Come te posso amà

Come te posso amà

Si esco da ‘sti cancelli

quarcheduno l’ha da pagà

Si esco da ‘sti cancelli

quarcheduno l’ha da pagà.

 

°°°°°

 

ĈE LA RENELA

Ĉe la Renela… [1]

da ligno flosas pli sur akvo ŝvela

kaj ĉiutage pli vi iĝas bela.

Alarme vokas nun la sonorilo [2],

la turkoj jam alvenas el la maro [3].

Ŝuaĉojn viajn fliku – jen konsilo [4],

de miaj jam finiĝis la riparo.

 

Kiel mi amu vin?

Kiel mi amu vin?

Kiam mi liberighos,

iu devos repagi min. [5].

 

Amata, helpu min per vort’ saluta.

En Sankta Mikaelo, mallibera [6]

kaj forgesita de la mondo tuta,

mi restas kiel arbo senaera.

 

Kiel mi amu vin?

Kiel mi amu vin?

Kiam mi liberiĝos,

iu devos repagi min.

 

Alarme vokas nun la sonorilo,

la turkoj jam alvenas el la maro.

Vivu la brila Monti [7], vivu Romo!

Vivu la transtibera junularo!

 

Kiel mi amu vin?

Kiel mi amu vin?

Kiam mi liberiĝos,

iu devos repagi min.

 

Se papo dirus: “Jen la urbo Romo” [8],

kaj plu princo Borgese: “…kaj Mentano! [9]

sed lasu tiun inon al vi aman!”

mi tuj respondus: “Ne, sanktula krono”.

 

Kiel mi amu vin?

Kiel mi amu vin?

Kiam mi liberiĝos,

iu devos repagi min.

Kiam mi liberiĝos,

iu devos repagi min.

________________________________________

[1] “Renella”, el “rena” (sablo)”, estis la nomo de sablejo ĉe la dekstra bordo de rivero Tibero.

[2] La sonoriloj de la kristanaj preĝejoj estis uzataj, interalie, por doni alarmon kaze de danĝero.

[3] Dum multaj jarcentoj, la islamanoj (malprecize alinomataj “turkoj”) agis korsare en Mediteraneo; iumomonte ili eĉ albordiĝis ĉe la elfluejo de Tibero, kaj prirabis Romon.

[4] Por kontraŭstari la islaman minacon, tuj antaŭ la marbatalo de Lepanto (1571), la kristanaj potencoj devis urĝe kaj provizore fliki (solvi) siajn konfliktojn.

[5] La refreno aludas al sopirata venĝo kontraŭ denuncintoj.

[6] En la karcero titolita al Sankta Mikaelo (ĉe la dekstra bordo de Tibero) estis enfermitaj la politikaj malliberuloj. De la vidalvida monteto Aventino (ĉe la maldekstra bordo) la familianoj de la malliberuloj kriadis siajn salutojn.

[7] “Monti” (Montoj) kaj “Trastevere” (Transtibero) estas du popolaj kvartaloj, respektive ĉe la maldekstra kaj ĉe la dekstra bordo de Tibero.

[8] Dum multaj jarcentoj (ĝis 1870) la Papo estis suvereno de la Papa Ŝtato, kun ĉefurbo Romo.

[9] La princa familio Borghese posedis, interalie, ĉarmajn bienojn apud urbeto Mentana, proksimume 30 kilometrojn for de Romo. Tiu familio estis aparte ligita al la papeco (sufiĉas pensi, ke sur la fasado de la Baziliko honore al Sankta Petro grandlitera skribaĵo memorigas, ke ĝi ŝuldiĝas al Papo “Paŭlo la kvina Borgese”). “Borgese” estas la centritala elparolo de la nomo de tiu familio. En la norma itala lingvo ĝi estus elparolata “Borgeze”.

 

trad. Renato Corsetti/ Giuseppe Castelli

(4.11.2012)

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *