Eventoj

Festo de la geavoj

La 2-a de oktobro, kristana liturgia festo de la Gardanĝeloj, en Italio estas ankaŭsolenata, sur la civila ebeno, kiel “Festo de la Geavoj”, kiuj entute, por la genepoj, estas iaspecaj Gardanĝeloj.

En Italio, tamen, genepoj estas ĉiam malpli multaj: de pluraj jaroj, Italio spertas “nul-kreskon”, nur parte kompensatan de la enmigrado.

La fenomeno ekmontriĝis jam en 1981, kiel atestas la artikolo, kiun mi transskribas (kun traduko al la itala), surondigita de RAI – Itala Radiotelevido (Radio Roma) en la elsendo al eksterlando en Esperanto de la 28-a de marto 1981.

Mi aldonas la italan poŝtmarkon de 2007, laŭ skizo de Angelo Merenda, pro la “Festo de la Geavoj”. La bildo prezentas avon, kiu puŝas sian nepeton sur triciklo, kaj, surfone, avino, kiu tenas per la mano sian nepineton sur rulsketiloj.


(segue traduzione in italiano)

 

ITALIO EN LA PERSPEKTIVO DE “NUL-KRESKO”

Teksto de Di Mauro, traduko de Antonio De Salvo

(RADIO ROMA – ESPERANTO, 28.3.1981)

Estas konfirmita la tendenco, ankaŭ por la estonteco, al “nula kresko” en Italio. La unua nacia esploro pri fekundeco, prizorgita de la Universitato de Padovo, montris, ke la italaj virinoj emas pli ofte havi malpli da infanoj, aŭ havi ilin en pli matura aĝo. La nova koncepto pri familio indikas, ke la nombro de dezirataj infanoj estas, meznombre, du, kaj ĉi tiu nombro apenaŭ sukcesas “anstataŭigi” iun generacion.

La motivoj de ĉi tiu “nula kresko” estas diversaj. Antaŭ ĉio, la malkonfido en la nuntempo, kaj la necerteco pri la estonto (energia krizo, atoma minaco, ekologia difektiĝo de la Tero); tamen, la pli aĝaj generacioj rimarkigas, ke ili havis la kuraĝon naski infanojn ankaŭ dum la milita tempo. Aliflanke, la pligranda engaĝiteco de virinoj en la socia kampo ne estas kompensata de sufiĉaj publikaj strukturoj por la infanoj ankoraŭ en nelerneja aĝo, kaj la forpaso de la tradicia familio forigis la iamajn rolojn, inkluzive de tiu de la geavoj, kiuj kutime prizorgis la genepojn.

 

°°°°°

(traduzione)

 

L’ITALIA NELLA PROSPETTIVA DELLA “CRESCITA ZERO”

Testo di Di Mauro

(RADIO ROMA – ESPERANTO, 28.3.1981)

È confermata la tendenza, anche per il futuro, alla “crescita zero” in Italia. La prima ricerca nazionale sulla fecondità, curata dall’Università di Padova, ha mostrato che le donne italiane tendono più spesso ad avere meno figli, o averli in età più matura. Il nuovo concetto di famiglia indica  che il numero dei bambini desiderati è in media di due, e questo numero è appena sufficiente per “rimpiazzare” una generazione.

I motivi di questa “crescita zero” sono diversi. Anzitutto, la mancanza di fiducia nel presente, e l’incertezza sul futuro (crisi energetica, minaccia atomica, inquinamento della Terra); però, le generazioni più anziane ricordano che esse hanno avuto il coraggio di mettere al mondo figli anche in tempo di guerra. D’altra parte, il maggior impegno delle donne nella società non è compensato da sufficienti strutture pubbliche per i bambini in età prescolare, e il tramonto della famiglia tradizionale ha fatto venir meno i ruoli di un tempo, compreso quello dei nonni, che abitualmente si curavano dei nipoti.

 

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *