Objektoj

Poŝtkarto

La 1-an de oktobro 1869, precize antaŭ 150 jaroj la Aŭstria-Hungara Imperio eldonis la unuan poŝtkarton: tiel diritan “poŝtan tutaĵon”, ĉar la poŝtmarko estas senpere presita sur la karteto por korepondado.

La oficiala motivigo de ĉi tu nova rimedo de komunikado estis la meto je dispono, je malalta prezo, de ĉio bezonata por skribi, kaj la unuecigo de la formato kaj de la pezo; persone, mi opinias, ke estis ankaŭ la celo ebligi al la aŭtoritatuloj la kontrolon de la enhavo de la korespondaĵoj.

En Italion, la poŝtkarto estis enkondukita la 23-an de junio 1873, venkante la kontraŭecon de la ministro pri Financoj Quintino Sella (historie konata kiel “la ministro de aleno”, pro la drastaj ŝparoj en la publikaj kontoj), kiu taksis ne sufiĉe enspeziga la poŝtkarton, pro la modera afranko.

Nuntempe, la utiligo de poŝtkarto (kaj, pli ĝenerale, de papera korespondado) estas tre malgranda.

Mi aldonas, el mia persona kolekto, du kuriozaĵojn:

aŭstrian-hungaran poŝtkarton, senditan la 20-an de oktobro 1872 de Wien (Vieno) al Pest (ankoraŭ ne kunigita kuj Buda por formi Budapest);

poŝtkarton de la tiama Libera Urbo Dancigo (Freie Stadt Danzig), eldonitan en 1927 okaze de la 19-a Universala Kongreso de Esperanto.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *