La 27-an de septembro estas la datreveno de la morto (en 1956) de la florenca juristo, universitata profesoro kaj politikisto Piero Calamandrei (1889-1956)
it.wikipedia.org/wiki/Piero_Calamandrei
(ne estas pri li Vikipedia paĝo en Esperanto)
unu el la “patroj” de la itala Konstitucio, tamen konata al la ĝenerala publiko ĉefe pro la skribaĵo kiun li diktis por la memorŝtono en la tombejo de Cuneo honore al partizano Duccio Galimberti (1906-1944)
it.wikipedia.org/wiki/Duccio_Galimberti
responde al la aserto de la germana Marŝalo Albert Kesselring,
it.wikipedia.org/wiki/Albert_Kesselring
laŭ kiu la italoj estus devintaj starigi al li monumenton, “pro la bono kiun li faris al Italio” (efektive, Kesselring savis el la detruo gravajn artlokojn, inter kiuj la “Malnova Ponto” de Florenco; sed inter la multaj ordinaraj italaj lokoj kie la skribaĵo estis metita estas, ekzemple, Sant’Anna di Stazzema it.wikipedia.org/wiki/Sant%27Anna_(Stazzema) ).
La traduko al Esperanto de tiu skribaĵo, fare de Nicola Ruggiero, havas kuriozan historion.
En 2005, Nicola Ruggiero starigis la demandon, kiel traduki la italan “camerata”, ĉar en Esperanto “kamarado” estas termino utiligata jen por faŝistoj jen por komunistoj.
El tio naskiĝis frandinda korespondado.
Mi transskribas (en la itala kaj en Esperanto) la skribaĵon de Calamandrei, kaj aldonas:
– la italan poŝtmarkon de 2016, laù skizo de Claudia Giusto, pro la 60-a datreveno de la morto de Calamandrei;
– la italan poŝtmarkon de 2007, laù skizo de Maria Carmela Perrini, memore al Duccio Galimberti.
Lo avrai
camerata Kesselring
il monumento che pretendi da noi italiani
ma con che pietra si costruirà a deciderlo tocca a noi.
Non coi sassi affumicati
dei borghi inermi straziati dal tuo sterminio
non colla terra dei cimiteri
dove i nostri compagni giovinetti riposano in serenità
non colla neve inviolata delle montagne
che per due inverni ti sfidarono
non colla primavera di queste valli che ti videro fuggire.
Ma soltanto col silenzio dei torturati
più duro d’ogni macigno
soltanto con la roccia di questo patto
giurato fra uomini liberi
che volontari si adunarono
per dignità e non per odio
decisi a riscattare
la vergogna e il terrore del mondo.
Su queste strade se vorrai tornare
ai nostri posti ci ritroverai
morti e vivi collo stesso impegno
popolo serrato intorno al monumento
che si chiama
ora e sempre
RESISTENZA
Piero Calamandrei
°°°°°
Vi ja havos,
nazikamarad’ Kesselring,
la monumenton kiun vi pretendas de ni italianoj
sed per kia ŝtono oni konstruos ĝin,
la decido estos de ni.
Ne per la ŝtonoj fumigitaj
el vilaĝoj senarmaj turmentitaj de via amasbuĉado.
Ne per la tombeja tereno
kie niaj junaj kamaradoj
ripozas en sereneco
ne per la negxo netuŝita en la montoj
kiuj dum du vintroj vin defiis,
ne per la printempo de ĉi valoj
kiu vidis vin forfuĝi.
Sed nur per la silento de la torturitoj
pli dura ol ĉiu ajn ŝtonego
nur per la roko de ĉi interkonsento
ĵurita inter liberaj homoj
kiuj volontule kunvenis
por digno ne por malamo,
kaj intencis elaĉeti
la honton kaj la timegon de l’ mondo.
Sur ĉi stratojn se vi volos reveni
ĉe niaj lokoj vi trovos nin,
mortintajn aŭ vivajn kun la sama tasko
popolo densigata ĉirkaŭ l’ monumento
kiu nomiĝas
nun kaj ĉiam
REZISTADO
Piero Calamandrei, trad. Nicola Ruggiero