Mi jam parolis la 14-an de junio 2018
pri la itala (sicilia) poeto kaj tradukisto Salvatore Quasimodo (1901-1968),
eo.wikipedia.org/wiki/Salvatore_Quasimodo
Nobelpremiito por Literaturo en 1959.
Hodiaŭ mi transskribas, en la itala kaj en ĝia traduko al Esperanto, la poeziaĵon “Ora che sale il giorno” (Nun ĉe l’ leviĝo taga).
Mi aldonas la italan poŝtmarkon de 2018 pro la 50-jara datreveno de la morto de Quasimodo. La bildo reproduktas verkon de Giacomo Manzù,
kaj la finan verson de la poeziaĵo “Epitaffio per Bice Donetti” (Epitafo por Bice Donetti), kiu interpretas lian manieron identigi sin mem kiel poeton: “…uno come tanti, operaio di sogni” (unu kiel multaj, laboristo de revoj).
ORA CHE SALE IL GIORNO
Finita è la notte e la luna
si scioglie lenta nel sereno,
tramonta nei canali.
È così vivo settembre in questa terra
di pianura, i prati sono verdi
come nelle valli del sud a primavera.
Ho lasciato i compagni,
ho nascosto il cuore dentro le vecchie mura,
per restare solo a ricordarti.
Come sei più lontana della luna,
ora che sale il giorno
e sulle pietre batte il piede dei cavalli!
Salvatore Quasimodo
°°°°°
NUN ĈE L’ LEVIĜO TAGA
Finiĝis la nokto, la luno
fluide vaniĝas en bluo,
subiras al kanaloj.
Tiele vivas septembro sur ĉi lando
ebeneja, verdas herbokampoj
kiel en la sudaj valoj dum printempo.
Mi lasis la kunulojn,
mi la koron kaŝis en la oldajn murojn
por rememori vin, ĉi tie sola.
Kiom forestas vi, pli ol la luno,
nun ĉe l’ leviĝo taga
dum la batad’ surŝtona de l’ ĉevalaj hufoj.
Salvatore Quasimodo, trad. Gaudenzio Pisoni
(“Enlumas min senlimo”,
LF-Koop, La-Chaux-de-Fonds 1990, p.)