Homoj

Andrea Bocelli

La 22-a de septembro estas la datreveno de la naskiĝo (en 1958) de la itala (toskana) kantisto Andrea Bocelli,
eo.wikipedia.org/wiki/Andrea_Bocelli
unu el la plej famkonataj italaj tenoroj (pri lirika kaj pri leĝera muziko).   Denaska malfortvidanto pro glaŭkomo (lia patrino rifuzis abortigi, malgraŭ la atentigo de la kuracistoj, ke la naskoto havos problemojn), li fariĝis tute blinda kiel 12-jara knabo, pro pilkofrapo sur la okulojn dum piedpilka matĉo. Li tamen studis kaj magistriĝis pri juro (cetere, Andrea Bocelli estas vivanta ekzemplo pri la atingoj eblaj ankaŭ al forta-vola nevidanto).
Mi jam parolis pri li la 22-an de septembro 2017,

Andrea Bocelli


kun prezento de la kanzono “Vivo per lei”, en la itala kaj en la traduko al Esperanto.
Hodiaŭ mi prezentas la kanzonon “Con te partirò” (konatan ankaŭ en la anglalingva versio, “Time to say goodbye”), en la itala kaj en la traduko al Esperanto (“Kun vi iros mi”).
La traduko suldiĝas al Roberto Pigro, itala instruisto en Kipro, lingvisto kaj muzikisto; la plenumo estas de la kantaŭtoro, plurinstrumentisto kaj adaptisto Marco Gatti.
Ĉeokaze, mi memorigas, ke en 2006, Andrea Bocelli estis Membro de la Honora Komitato de la 91-a Universala Kongreso de Esperanto (Florenco).
Mi aldonas p. 20 de “L’Esperanto” 2019-1 (januaro-februaro 2019), kun artikolo pri la daŭra favora sinteno de Bocelli al la Esperanto-movado; mi transskribas ĝian italan tekston, kaj tradukas ĝin al Esperanto.


CON TE PARTIRÒ

Parole di Lucio Quarantotto, musica di Francesco Sartori

Quando sono solo
sogno all’orizzonte
e mancan le parole,
Si lo so che non c’è luce
in una stanza quando manca il sole,
se non ci sei tu con me, con me.
Su le finestre
mostra a tutti il mio cuore
che hai acceso,
chiudi dentro me
la luce che
hai incontrato per strada.

Con te partirò.
Paesi che non ho mai
veduto e vissuto con te,
adesso si li vivrò,
Con te partirò
su navi per mari
che, io lo so,
no, no, non esistono più,
con te io li vivrò.

Quando sei lontana
sogno all’orizzonte
e mancan le parole,
e io sì lo so
che sei con me,
tu mia luna tu sei qui con me,
mio sole tu sei qui con me,
con me, con me, con me.

Con te partirò.
Paesi che non ho mai
veduto e vissuto con te,
adesso si li vivrò.
Con te partirò
su navi per mari
che, io lo so,
no, no, non esistono più,
con te io li rivivrò.
Con te partirò
su navi per mari
che, io lo so,
no, no, non esistono più,
con te io li rivivrò.
Con te partirò.
Io con te.

°°°°°
KUN VI IROS MI
Vortoj de Lucio Quarantotto, muziko de Francesco Sartori
Traduko de Roberto Pigro
kantaro.ikso.net/kun_vi_iros_mi

Sen paroli, kiam mi solas,
revas mi kaj horizontospektas.
Jes, ja veras, ke mallumas ĉambro,
Kiam la suno mem forestas,
Se ne estas vi tie ĉi, kun mi.
Ekster fenestro,
Montru al ĉiuj mian koron,
kiun vi lumigis.
Enfermu en min
La lumon, kiun
Vi renkontis survoje.

Refreno:

Kun vi iros mi
Al landoj, kiujn neniam
Antaŭe mi vidis kun vi,
nun mi veturu tien.
Kun vi iros mi
Per ŝipoj al maroj,
Kiuj en la ver’
Ne ekzistas, nenie estas plu,
Kun vi mi iros tien.

Kiam vi estas malproksima,
Spektas mi senvorte horizonton.
Kaj mi scias,
ke vi estas tie, kun mi.
Vi, mia luno, estas tie kun mi.
Vi, mia suno, estas tie kun mi,
kun mi, kun mi, kun mi.

Refreno
Kun vi iros mi
Al landoj, kiujn neniam
Antaŭe mi vidis kun vi,
nun mi veturu tien.
Kun vi iros mi
Per ŝipoj al maroj,
Kiuj en la ver’
Ne ekzistas, nenie estas plu,
Kun vi mi iros tien.
Kun vi iros mi
Per ŝipoj al maroj,
Kiuj en la ver’
Ne ekzistas, nenie estas plu,
Kun vi mi iros tien.
Kun vi iros mi
Mi kun vi.

°°°°°
Nonostante “Con te partirò” sia divenuta a suo modo un classico e sia stata tradotta in tante lingue ed utilizzata nei contesti più disparati (anche come colonna sonora, dai thriller ai film d’animazione, alle commedie), la versione in Esperanto aggiunge un tassello significativo nella piccola grande storia del brano.
La canzone è frutto di un’alchimia, di un equilibrio tra un testo evocativo, una musica orecchiabile e dolce, e un ritmo che spinge verso una sana esaltazione. Una pagina che guarda al futuro e apre le ali in direzione del sogno… proprio come l’Esperanto, lingua che esprime una nobilissima utopia e che porta con sé i valori della pace e dell’accoglienza.
È stato davvero emozionante ritrovare l’intensità fonetica del testo di “Con te partirò” in una lingua “altra”, ma altrettanto bella: un idioma che esprime il plusvalore di essere “statutariamente” concepito per unire, per abbattere le barriere.
(Andrea Bocelli, attraverso la moglie Veronica Berti, “L’Esperanto” 2019-1, p. 20)
°°°°°
(traduko)

Kvankam “Con te partirò” fariĝis simaniere klasikaĵo kaj estis tradukita al multaj lingvoj kaj utiligita en plej malsamaj kuntekstoj (ankaŭ kiel sonstrio, de streĉaj ĝis kartunaj filmoj, ĝis komedioj), la versio en Esperanto aldonas signifoplenan eron en la malgranda granda historio de la peco.
La kanzono estas frukto de alkemio, de ekvilibro inter elvokiva teksto, facile memorebla kaj dolĉa muziko, kaj ritmo, kiu pelas al sana eskzaltiĝo. Iu paĝo, kiu rigardas al la estonto kaj malfermas la flugilojn direkte al la revo… ĝuste kiel Esperanto, lingvo kiu esprimas noblegan utopion, kaj kiu portas en si la valorojn de la paco kaj de la akceptemo.
Estis vere emocie retrovi la sonoran intensecon de la teksto de “Con te partirò” en lingvo “alia”, sed same bela: idiomo, kiu esprimas la kromvaloron, ke ĝi estas “laŭkonstitucie” konceptita por unuigi, por disbati la barojn.
(Andrea Bocelli, pere de la edzino Veronica Berti, “L’Esperanto” 2019-1, p. 20)

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *