Homoj

Solidarność

La 17-an de septembro 1980 (laŭ aliaj fontoj, la 31-an de aŭgusto 1980) estis fondita en Pollando, sub la gvido de la tiama laboristo de la Ŝipfarejeo “Lenin” de Gdansko/ Gdańsk Lech Wałęsa (pri kiu mi parolos en alia okazo), la “Niezależny Samorządny Związek Zawodowy Solidarność” (Sendependa Memregata Sindikato «Solidareco»), kun kontraŭkomunista kaj katolika karaktero.
eo.wikipedia.org/wiki/Solidareco_(Pollando)
Komence kaŝa organizo, ĝi fariĝis ĉiam pli ĉeesta en la vivo de Pollando (sub la signo de neperforto), per strikoj, popolaj manifestacioj, civila rezisto, diversaj formoj de intelektula malkonsento, defendo de la nacia religia identeco.
Solidarność devis alfronti la malmolan subpremadon de la komunista reĝimo, kiu per generalo Wojciech Jaruzelski eĉ deklaris la. militan staton (1981-1983):

Milita stato en Pollando


Fariĝinte, per la alligo de diversaj komponantoj de la socio, amasa movado tre alloga kaj kun ĝenerala karaktero (ĝi atingis 9 milionojn da membroj, kio egalas al unu kvarono el la pola loĝantaro, dum hodiaŭ ĝi havas fiziologie pli malgrandajn dimensiojn), en 1989 ĝi estis oficiale rekonita, kaj en la tiujaraj balotoj akiris grandegan venkon, tiel ke la postan jaron Lech Wałęsa fariĝis Prezidanto de la Respubliko.
La nova pola politika irado influis la aliajn Landojn de la socialista bloko, entute estigante la disfalon de la komunistaj reĝimoj, la falon de la Muro de Berlino, kaj la nunan geopolitikan situacion en Eŭropo, tute nepenseblan ĝis antaŭ 30 jaroj.
La movado Solidarność estis vigle patronita kaj helpita de Papo Johano Paŭlo la dua (la polo Karol Wojtyła), kaj ĝenerale de la diversaj komponantoj (publikaj kaj privataj) de la katolika Eklezio.
Ankaŭ Internacia katolika Unuiĝo esperantista – IKUE ludis rolon, je centra nivelo en Italio kaj je loka nivelo en la pola filio de Gdansko/ Gdańsk, jen en malkaŝa formo, jen en rezervita maniero.
Mi aldonas:
– la polan poŝtmarkon de 2005 pro la 25-a datreveno de fondo de Solidarność;
– karton kun la skribaĵo en Esperanto “Solidareco” (Solidarietà), inspirita al la nomo de Sindikato “Solidarność”, senditan de Vatikanurbo la 22-an de decembro 1981;
– foton de la 8-a de novembro 1984, kun la tiama Prezidanto de IKUE (la itala pastro Duilio Magnani), la tiama Prezidanto de Solidarność kaj Nobelpremiito por Paco en 1983 (Lech Wałęsa), kaj la tiama animzorganto de la polaj katolikaj esperantistoj de Gdansko/ Gdańsk (la pola pastro Stanisław Płatek).

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *