Lokoj

Sankta Kruco en Jerusalemo

La 14-an de septembro la katolika Eklezio, tiu ortodoksa kaj kelkaj aliaj kristanaj konfesioj celebras la “retrovon” en Jerusalemo en la jaro 327, fare de Imperiestrino Helena (patrino de Konstanteno), de la laŭdira “Vera Kruco” je kiu estis krucumita Jesuo Kristo: relikvo grandparte disperdiĝinta, de kiu restas kelkaj fragmentoj en pluraj preĝejoj kaj lokoj.
eo.wikipedia.org/wiki/La%C5%ADdego_de_la_Sankta_Kruco
La festo estas nomata en itala lingvo, laŭ formulo kiu paŭsas la latinan, “Invenzione della Croce” aŭ “Esaltazione della Croce”: du esprimoj, kiuj naskas malagrablajn miskomprenojn kaj mokajn komentojn, pro du lingvaj “malveraj amikoj”:
– en latino, “inventio” signifis “retrovon”; en la itala, kontraŭe, en la komunuza lingvaĵo “invenzione” signifas elpenson kaj realigon de io nova (ekzemple, “invento de presarto”), aŭ “kreitaĵon de la imagopovo” (ekzemple, “poezia elpensaĵo”), sed ankaŭ “malveraĵon, blagon” (hodiaŭ oni dirus anglalingve “fake news”);
– en latino, “exaltatio” (kiel oni komprenas el la komponantoj: ex-altatio) signifis “altigo” (kaj, en nia kazo, ĝi rilatas al la fakto, ke dum la memoriga rito oni suprenlevas, altigas krucon); en la itala, kontraŭe, en la komunuza lingvaĵo, “esaltazione” signifas “laŭdegon” aŭ “fanatikecon” (kaj ĝenas, ke la Vikipedia paĝo, probable prizorgita de italo, utiligas la eraran formulon “Laŭdego de la Kruco”).
Mi aldonas detalon de la freskoj de Piero della Francesca (1416-1492) kun la “Legendo de la Vera Kruco”, en la preĝejo de sankta Francisko en Arezzo.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *