Lokoj

Galerio Viktoro Emanuelo la dua

La 13-an de septembro 1867 estis oficiale inaŭgurita en Milano la “Galleria Vittorio Emanuele II” (Galerio Viktoro Emanuelo la dua, laŭ la nomo de la unua itala Reĝo), kies unua ŝtono estis demetita la 7-an de marto 1865.
La laboroj, tamen, finiĝis nur post dek jaroj; kaj la projektisto, arkitekto Giuseppe Mengoni (1829-1877), ne ĝisatingis la partoprenon en la porokaza ceremonio, fiksita je la 30-a de decembro 1877, ĉar kelkajn horojn pli frue li falegis el la plej alta skafaldo de la Galerio (iuj suspektis sinmortigon, kaŭzitan de la kritikoj pri la urboplana kaj arta aspekto de la Galerio, kaj ankaŭ de la administraj kaj financaj skandaloj, kiuj akompanis la naskiĝon de la strukturo:
milanoalquadrato.com/index.php/2016/07/25/la-galleria-de-milan-una-tangentopoli-da-fine-800-per-il-primo-centro-commerciale-2/ ).
La Galerio konsistigis ekde la komenco la “elegantan salonon” de Milano: grandioza komerca centro, lokita inter la Katedralo kaj la Teatro “alla Scala”, kie instaliĝis la plej prestiĝaj publikaj ejoj (interalie, Kafejo-Restoracio “Biffi”; Kafejo “Gnocchi”, kiu kiel unua utiligis la elektran kurenton; la Kafejo de Gaspare Campari, la inventinto de la fama amaraĵo; Kafejo “Zucca”, kiu ekde 1867 trasuferis 87 rompojn de montrofenestroj okaze de politikaj demonstracioj).
Havi sidejon en la Galerio estis indico de sukceso: ĉi tie instaliĝis, interalie, la muzika eldonisto Ricordi, la gazeto “Corriere della Sera” (Vespera Kuriero), la unua klubo de proprietuloj de aŭtomobiloj, kaj ankaŭ, en la tridekaj jaroj de pasinta jarcento, la Itala esperantista Federacio.
La Galerio estis dezertigita de la aliancanaj bombadoj de aŭgusto 1943; en la brulego, kiu estiĝis, interalie forvaporiĝis granda parto el la eldonkvanto de la “Gvidlibro pri Romo” en Esperanto, eldonita de la “Touring Club Italiano” (Itala Turisma Klubo).
Mi transskribas (en la itala, kaj en unu el la tradukoj al Esperanto) la poeziaĵon de Salvatore Quasimodo “Milano, agosto 1943” (Milano, aŭgusto 1943).
Mi aldonas:
– bildkarton de 1880, kun vidaĵo de la Galerio ne multe post ĝia kompletigo;
– foton de la 4-a de aŭgusto 1943, kun la Galerio post bombado.


MILANO, AGOSTO 1943

Invano cerchi tra la polvere,
povera mano, la città è morta.
È morta: s’è udito l’ultimo rombo
sul cuore del Naviglio. E l’usignolo
è caduto dall’antenna, alta sul convento,
dove cantava prima del tramonto.
Non scavate pozzi nei cortili:
i vivi non hanno più sete.
Non toccate i morti, così rossi, così gonfi:
lasciateli nella terra delle loro case:
la città è morta, è morta.

Salvatore Quasimodo

°°°°°

MILANO, AŬGUSTO 1943

Vane vi serĉas meze de la polvo,
ho kompatinda mano, l’ urbo mortis.
Ĝi mortis: aŭdiĝis la lasta bruo
sur koro de Naviglio. Najtingalo
falis de l’ anteno alta sur la monakejo,
kie ĝi kantis antaŭ sunsubiro.
Ne fosadu putojn en la kortoj:
ne plu la vivantoj soifas.
Ne tuŝu la mortintojn, ruĝajn, ŝvelajn:
lasu ilin en la tero de l’ propraj domoj:
la urbo mortis, mortis.

Salvatore Quasimodo, trad. Luigi Minnaja
(“Radio Roma – Esperanto” 3.11.1959)

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *