Homoj

Franco Fortini

La 10-a de septembro estas la datreveno de la naskiĝo (en 1917) de la florenca poeto kaj eseisto laŭ juda deveno Franco Fortini (1917-1994)
it.wikipedia.org/wiki/Franco_Fortini
(ne estas pri li Vikipedia paĝo en Esperanto).
Mi jam parolis pri li la 10-an de septembro 2017.

Franco Fortini


Mi transskribas, en la itala kaj en ĝia traduko al Esperanto, la poeziaĵon “Traducendo Brecht” (Tradukante Brecht).
Mi aldonas portreton de Fortini.


TRADUCENDO BRECHT

Un grande temporale
per tutto il pomeriggio si è attorcigliato
sui tetti prima di rompere in lampi, acqua.
Fissavo versi di cemento e di vetro
dov’erano grida e piaghe murate e membra
anche di me, cui sopravvivo. Con cautela, guardando
ora i tegoli battagliati ora la pagina secca,
ascoltavo morire
la parola d’un poeta o mutarsi
in altra, non per noi più, voce. Gli oppressi
sono oppressi e tranquilli, gli oppressori tranquilli
parlano nei telefoni, l’odio è cortese, io stesso
credo di non sapere più di chi è la colpa.

Scrivi mi dico, odia
chi con dolcezza guida al niente
gli uomini e le donne che con te si accompagnano
e credono di non sapere. Fra quelli dei nemici
scrivi anche il tuo nome. Il temporale
è sparito con enfasi. La natura
per imitare le battaglie è troppo debole. La poesia
non muta nulla. Nulla è sicuro, ma scrivi.

Franco Fortini

°°°°°

TRADUKANTE BRECHT

Granda ŝtormo dum tuta
posttagmez’ sin retordis sur la tegmentoj
antaŭ ol rompi sin en fulmojn, akvon.
Mi fiksis versojn el cemento kaj vitro
kie estis krioj kaj enmuraj vundoj kaj membroj
ankaŭ pri mi, kiun mi pretervivas. Singarde, rigardante
jen la tegolojn taŭzitajn kaj jen la paĝon sekan
mi aŭskultadis morton
de poeta parol’ aŭ la ŝanĝiĝon
en alian, ne por ni plu, voĉon. Subpremitoj
subpremitas trankvile, subpremantoj trankvile
en telefonoj voĉas, malam’ ĝentilas, mem mi
supozas ke mi plu ne scias kiu kulpas.

Skribu, mi diras al mi, hatu tiujn
kiuj per dolĉo gvidas al nenio
virojn kaj inojn kiuj al vi kompaniiĝas
kaj supozas nescii. Inter la malamikajn
enskribu ankaŭ nomon vian. Ŝtormo
emfaze malaperis. La naturo
por imiti batalojn tro malfortas. Poezio
ŝanĝas nenion. Nenio certas, sed skribu.

Franco Fortini, trad. Carlo Minnaja
(“Enlumas min senlimo”,
LF-KOOP, La-Chaux-de-Fonds 1990, p. 234)

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *