Eventoj

Fino de la mondo

La antikva kalendaro de la Majaa popolo komenciĝis la 6-an de septembro.
Sed hodiaŭ mi volas paroli, prefere, pri alia afero: kiam, onidire, la Majaa kalendaro finiĝos.
Antaŭ kelkaj jaroj, cirkulis en la reto grandega “blago”,
it.wikipedia.org/wiki/Profezie_sul_21_dicembre_2012
laŭ kiu la 21-an de decembro 2012 finiĝos la mondo, ĉar la Majaa kalendaro ne iras preter tiun daton.
Temis pri unu el la periodaj “profetaĵoj”, kiuj tra la jarcentoj nutris psikozojn kaj korpremojn, ofte surbaze de misa interpreto de la 24-a ĉapitro de la Evangelio de Mateo, kie estas skribite:
>Vi aŭdos pri militoj kaj famoj de militoj. Zorgu, ke vi ne maltrankviliĝu; ĉar tio devas okazi; sed ankoraŭ ne estas la fino. Ĉar leviĝos nacio kontraŭ nacion, kaj regno kontraŭ regnon; kaj estos malsatoj kaj tertremoj en diversaj lokoj. Sed ĉio tio estas komenco de suferoj…
…Sed tuj post la aflikto de tiuj tagoj
la suno mallumiĝos,
kaj la luno ne donos sian lumon,
kaj la steloj falos el la ĉielo,
kaj la potencoj de la ĉielo ŝanceliĝos…
Tiam… la Filo de homo… elsendos siajn anĝelojn kun granda sono de trumpeto, kaj ili kolektos liajn elektitojn el la kvar ventoj, el limo ĝis limo de la ĉielo.
Efektive, se oni alprenas laŭvorte ĉi tiun katastrofan lingvaĵon, estas kialo por resti ŝokitaj.
Tamen, oni devas konsideri kelkajn aferojn:
– la lingvaĵo de la peco estas tiu figura, aparta de la apokalipsa literaura ĝenro, kaj ne celas priskribi anticipe la kronikon de la “fino de la mondo”;
– Jesuo mem diras, ke eĉ ne li (en sia homa kondiĉo) scias, kiam okazos tiu fino:
>Sed pri tiu tago kaj la horo scias neniu, eĉ ne la anĝeloj de la ĉielo, nek la Filo, sed la Patro sola,
kaj oni ne komprenas, kiel kontraŭe povas scii tion tiuj, kiuj periode indikas daton;
– pli grava afero: estas necese interkonsenti pri la signifo de la koncepto “fino de la mondo”.
Surbaze de la ideo, kiun ni havas pri la tempo, ni opinias, ke post la “fino de la mondo” povos esti nenio alia ol la eterneco; sed la Biblio parolas en konkreta, relativa kaj historia maniero, en rilato ne kun la mondo en absoluta senco, sed kun tiu aparta mondo spertata de tiuj homoj, al kiuj la Vorto estas aldirektata. Ĉi tie oni vidas la gravecon de la difina artikolo: ne temas pri la fino de “la” mondo, sed pri la fino de “iu” mondo.
Ekzemple, per la detruo de Jerusalemo kaj la malsanktigo de la Templo en la jaro 70 post Kristo, tragike finiĝis la juda mondo; kiam en 410 Romo, ĉefurbo de ŝajne nepereema Imperio, estis invadita kaj prirabita de la barbaroj, multaj opiniis, ke kun la falo de Romo finiĝas la mondo (kaj Sankta Aŭgusteno verkis “De civitate Dei – La civito de Dio” por kontesti ĉi tiun interpreton); en 1914, kiam eksplodis la unua mondmilito, multaj pensis pri la vortoj de Jesuo Kristo “Leviĝos nacio kontraŭ nacion, kaj regno kontraŭ regnon”; en 2001, kiam okazis la atenco kontraŭ la Ĝemelaj Turoj, la gazetoj titolis “Jen la fino de la mondo”, dum ĝi estis nur la fino de iu aparta mondo.

Jarmilismo


Kaj do, ĉu eble ni devas konsoli nin dirante, ke ĉar ni ne scias, kiam okazos la “fino de la mondo”, estus egale ne pensi je ĝi? Sed por ĉiu el ni estas, estos iu persona “fino de la mondo”: kaj ĝi povus okazi ĉi tiun nokton mem; tial, ĝuste la necerteco devas kreskigi la sindevigon.
Sed kial do la Majaa kalendaro ne iras preter la 21-an de decembro 2012?
Mi aldonas spritan bildon, kiu en sia ŝajna naiveco povus klarigi la misteron: Majaa ulo gravuranta kalendaron sur ŝtono diras: “Mi prenis tro malgrandan ŝtonon, ne plu estas spaco…”, kaj alia replikas: “Pensu, kiel oni interpretos vian stultaĵon en la jaro 2012!!!”.
En rilato kun la kuranta koncepto pri la fino de la mondo, mi transskribas, en la roma dialekto kaj en ĝia traduko al Esperanto, faman soneton de Giuseppe Gioachino Belli (1791-1863), kaj aldonas detalon de la “Lasta Juĝo” de Michelangelo en la Siksta Kapelo (antaŭ la rebonigo), kun la Anĝeloj, kiuj ludas trumpetojn.


ER GIORNO DER GIUDIZZIO

Cuattro angioloni co le tromme in bocca se metteranno uno pe cantone a ssonà: poi co ttanto de vocione cominceranno a ddì: ffora a cchi ttocca.

Allora vierà ssù una filastrocca de schertri da la terra a ppecorone, pe rripijjà ffigura de perzone, come purcini attorno de la bbiocca.

E sta bbiocca sarà ddio bbenedetto, che ne farà du’ parte, bbianca, e nnera: una pe annà in cantina, una sur tetto.

All’urtimo uscirà ‘na sonajjera d’Angioli, e, ccome si ss’annassi a lletto, smorzeranno li lumi, e bbona sera.

Giuseppe Gioachino Belli

°°°°°

LA TAGO DE LA LASTA JUĜO

Kvar anĝelegoj iros kun trumpetoj
ĉe l’ buŝo, ĉiu en angulon sian
kaj, poste, eliginte voĉon krian
ekdiros: “Foren ĉiuj, laŭ dekretoj!”.

Kaj tiam litanio da skeletoj
aliros kvarpiede vivon plian;
kaj prenos homfiguron kiel iam
ŝajnante, ĉe kokino, kokidetoj.

Kaj ĉi-kokino estos Di’, kun gento
dugrupa: blanka, nigra laŭmerite,
al kel’ ironta aŭ al domtegmento.

Laste anĝela greg’ venos subite
kaj, kvazaŭ estus enlitiĝmomento,
estingos lumojn kaj “ĝis… ĝis”. Finite.

Giuseppe Gioachino Belli, trad. Gaudenzio Pisoni
(el “Elektitaj sonetoj de G. G. Belli”)

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *