Lokoj

Trentino-Alto Adige

La 5-an de septembro 1946 la Ministroj pri Eksterlandaj aferoj degli Italio kaj de Aŭstrio, Alcide De Gasperi kaj Karl Gruber, subskribis en Parizo akordon, kiu fariĝis aldonaĵo al la Traktato pri paco, por reguligi la rilatojn inter la germanlingva loĝantaro kaj tiu itallingva en la itala landlima Regiono Trentino-Alto Adige (Trentio-Alta Adiĝo/ Sudtirolo).
La intenco estis tiu, certigi pacan kunvivadon pere de la rekono, en landoparto historie ligita pli al la germana ol al la itala mondo, de garantioj celantaj “ŝirmi la etnan karakteron kaj la kulturan kaj ekonomian evoluon de la germanlingva grupo”, anstataŭ efektivigi – kiel en aliaj partoj de Europo – la truditan translokadon de tutaj loĝantaroj de plurlingvaj regionoj.
La procedo finiĝis nur la 12-an de junio 1992, post preskaŭ duonjarcento, kiam Austrio liveris la tiel diritan “kvitigan ateston”, rekonante, ke Italio plene kaj lojale plenumis la akordon de Parizo.
(Post parta reformo de la itala Konstitucio, ekde 2001 la Regiono ankaŭ aldonis al la itala nomo tiun germanlingvan “Südtirol”)
Estus troige, tamen, aserti, ke ĉiuj kialoj de malakordo forfalis. Aparte – sed ĉi tiu problemo koncernas tutan Italion kaj tutan Aŭstrion, kvankam pro kompreneblaj motivoj ĝi estas sentata pli akre en miksalingva regiono – la lernolibroj pri historio respektive adoptitaj en la du Landoj prezentas en tre malsama maniero la samajn okazintaĵojn: en Italio, ili insiste substrekas la subpremadajn metodojn de la Habsburga monarkio, dum en Aŭstrio oni asertas, ke la italaj militoj por sendependeco estis agresaj militoj, kiuj celis ne tiom unuigi Italion, kiom malunuigi Austrion.
Ĵusa enketo de la torina gazeto “La Stampa” (de la 24-a de septembro 2018) ekzamenis la lernolibrojn de la aŭstraj lernejo, konkludante, ke “Aŭstrio reverkas la italan Releviĝon”:
www.lastampa.it/esteri/2018/09/24/news/l-austria-di-kurz-riscrive-il-risorgimento-1.34047357
Pri tio, mi demandis de mi (sed ne trovis respondon), kio okazis kun la iniciatoj, pri kiuj mi parolis en mia artikolo, surondigita de la itala Radio-Televido RAI (Radio Roma, elsendoj al eksterlando en Esperanto) la 8-an de aprilo 1973, kiun mi transskribas kun retrotraduko al la itala.
Mi aldonas la italan poŝtmarkon de 2009, laŭ skizo de Anna Maria Maresca, pro la 50-jara datreveno de la “Accademia di Studi Italo-tedeschi /Akademie deutsch-italienischer Studien” (Akademio de italaj-germanaj Studoj), Merano/ Meran, kun la portretoj de Wolfgang von Goethe kaj Dante Alighieri, simboloj de la itala kaj de la germana kulturoj, kaj kun klarigoj en la itala kaj en la germana (rimarko: ankaŭ pro la malsama strukturo de la du lingvoj, la studoj estas nomataj “italaj-germanaj” en la itala, kaj “germanaj-italaj” en la germana).

(segue traduzione in italiano)
ITALAJ KAJ AŬSTRAJ LERNOLIBROJ
La lernolibroj kutime uzataj en la lernejoj, precipe tiuj pri historio, ĉiam liveris diskut-temojn, koncerne objektivecon.
La ideoj esprimitaj en tiuj libroj, fakte, povas naski en la junaj gelernantoj antaŭjuĝojn aŭ erarajn konvinkiĝojn, kiuj riskas plifirmiĝi en la konscio. Ĝuste por eviti ĉi tiujn malagrablajn situaciojn, Italujo kaj Aŭstrujo, kun la apogo de UNESKO, formis du studgrupojn, unu en Vieno kaj alian en Pavio, por forigi el la lernolibroj pri historio ĉiujn elementojn, kiujn oni taksas neobjektivaj.
La italaj historiistoj, kvankam ili ne samopinias kun la interpreto de la italaj luktoj por sendependiĝo, kiaj ili aperas en la aŭstraj lernolibroj, konstatis kun ĝojo, ke tamen oni superis kelkajn naciismajn antaŭjuĝojn. La aŭstraj historiistoj, siaflanke, konstatis, ke la italaj tekstoj ne estas tendencaj, sed sugestis, ke oni donu pli da atento al la graveco de Aŭstrujo, kaj al ĝia kontribuo al la homa civilizo.
Antaŭ nelonge kunvenis en Romo komisiono, konsistanta el reprezentantoj de aŭstraj kaj italaj historiistoj, kiu resumis la konkludojn de la du laborgrupoj; ĝi konstatis, ke kun la celo revizii historiajn studojn en eŭropa lumo, oni devas plibone reliefigi la kontribuon, kiun ambaŭ landoj donis por la evoluo de la politika penso en konstitucian direkton; fakte, estis ĝuste la demokratiaj movadoj de la du popoloj, kiuj liveris al la aliaj eŭropaj landoj ekzemplojn kaj instigojn.
Antonio De Salvo, Radio Roma-Esperanto, 8.4.1973

°°°°°

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *