Homoj

Robert Schuman

La 4-a de septembro estas la datreveno de la morto (en 1963) de la politikisto Jean-Baptiste Nicolas Robert Schuman, konata kiel Robert Schuman (1886-1963),
eo.wikipedia.org/wiki/Robert_Schuman
kies nacieco ne estas facile difinebla: li naskiĝis en Luksemburgio, el germanlingva franca (lorena) patro kaj el luksemburga patrino; kaj li flue parolis luksemburge, france kaj germane.
Post kiam (en 1918) Alsaco-Loreno transiris de Germanio al Francio, Robert Schuman estis elektita al la franca Parlamento; en la postaj jardekoj, li okupis elstarajn postenojn en la franca Registaro.
Vivinte en landoparto de ĉiam loko de renkontiĝo kaj de kunpuŝiĝo, ne estas mirige, ke Robert Schuman lanĉis la ideon de eŭropa federacio, kiu gardu pacajn rilatojn inter la popoloj; fakte, li estas taksata unu el la fondintoj de tiu, kiu poste fariĝis la Eŭropa Unio, kune kun la germano Konrad Adenauer (1876-1967)

Konrad Adenauer


kaj la italo Alcide De Gasperi (1881-1954)

Alcide De Gasperi


(ankaŭ li venanta el landoparto – Trentolando, antaŭe aŭstra kaj poste itala – je la centro de teritoriaj konfliktoj).
Kuriozaĵo: la katolika Eklezio estas pritraktanta la juĝaferon por la beatigo de Robert Schuman (jam proklamita “Servanto de Dio”); kaj analoga juĝafero estas pritraktata pri Alcide De Gasperi (pri kiu mi parolos en alia okazo).
Mi transskribas (kun retrotraduko al la itala) parton de artikolo de Radio Roma-Esperanto de la 8-a de junio 1980, ankoraŭ aktuala post preskaŭ 40 jaroj.
Mi aldonas francan poŝtostampon de 1970 honore al Robert Schuman.


(segue traduzione in italiano)
NEMULTE MEMORIGITA DATREVENO
Antaŭ 30 jaroj, en majo 1950, la franca Ministro pri Eksterlandaj Aferoj, Robert Schuman, deklaris ĉe la Eŭropa Konsilio, ke la franca Registaro proponas submeti la tuton de franc-germana produktado de karbo kaj de ŝtalo al komuna Alta Instanco, en aranĝo malfermata al la aliaj eŭropaj Landoj, je dispono de la popoloj sen distingoj kaj sen ekskludoj.
Je 5-jara distanco de la fino de la mondmilito, temis pri revolucia deklaro. La interesiĝo estis tuja. Senprokraste aliĝis Germanio, Italio kaj Benelukso; dum Britio, post unuamomenta favora sinteno, proponis tre pli mildan formulon de asociiĝo, ĉar ĝi taksis neakceptebla la koncepton da supernacia instanco. La 6 Landoj tamen eklaboris, kaj unu jaron poste la Traktato por Eŭropa Komunaĵo de Karbo kaj Ŝtalo estis ratifita de la 6 naciaj Parlamentoj.
Oni devas memorigi tiujn komencajn paŝojn, kiuj naskiĝis el efektiva eŭropeca sento kaj el vera komuneca aspiro. La tiamaj regantoj havis la intuicion, efektivigi la neklarajn esperojn de la popoloj: tut-eŭropan pacon, unuecon de interesoj, komunan ekonomian progreson, eŭropan helpon al la tria mondo.
Sed la komenca viglo progresive malkreskis, kaj renaskiĝis harfendaj naciaj fierecoj.
Ivo Murgia, trad. Antonio De Salvo (Radio Roma-Esperanto, 8.6.1980)

°°°°°
(traduzione):
UN ANNIVERSARIO NON MOLTO COMMEMORATO
30 anni fa, a maggio del 1950, il Ministro francese degli Esteri, Robert Schuman, dichiarò al Consiglio d’Europa che il Governo francese proponeva di assoggettare l’intera produzione franco-tedesca di carbone e acciaio a una Alta Autorità comune, in una organizzazione aperta agli altri Paesi europei, a disposizione dei popoli senza distinzioni e senza esclusioni.
A 5 anni di distanza dalla fine della guerra mondiale, si trattò di una dichiarazione rivoluzionaria. L’interesse fu immediato. Senza indugio aderirono Germania, Italia e Benelux, mentre la Gran Bretagna, dopo un iniziale atteggiamento favorevole, propose una formula molto più morbida di associazione, perché giudicò inaccettabile il concetto di una autorità sovranazionale. Tuttavia, i 6 Paesi cominciarono a operare, e, un anno dopo, il Trattato per la Comunità Europea del Carbone e dell’Acciaio (CECA) fu ratificato dai 6 Parlamenti nazionali.
Bisogna ricordare quei passi iniziali, che nacquero da un effettivo sentimento europeo e da una vera aspirazione comunitaria. I governanti dell’epoca ebbero l’intuizione di far diventare realtà le vaghe speranze dei popoli: pace per l’intera Europa, unità di interessi, comune progresso economico, aiuto europeo al terzo mondo.
Ma lo slancio iniziale progressivamente diminuì, e rinacquero puntigliosi orgogli nazionali.
Ivo Murgia, trad. Antonio De Salvo (Radio Roma-Esperanto, 8.6.1980)

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *