Homoj

Dino Campana

Diras itala proverbo, ke “de genio ĝis frenezo estas nur unu paŝo”.
Pruvo pri ĉi tiu aserto troveblas en la itala (toskana) poeto Dino Campana (1885-1932), kies naskiĝtago datrevenas la 20-an de aŭgusto.
it.wikipedia.org/wiki/Dino_Campana
Taksita se ne freneza minimume stranga, kaj tial plurfoje enhospitaligita en frenezulejo, li estas fama pro vagema vivo, pro la la malŝato kaj la mokado de granda parto el la literaturaj medioj de tiu epoko (li devis aperigi proprakoste sian poemkolekton “Canti Orfici”- Orfeaj Kantoj, post kiam la manuskripto estis rifuzita de Giovanni Papini kaj Ardengo Soffici, kiuj pro malzorgemo eĉ perdis tiun ununuran ekzempleron, poste pene rekonstruitan laŭ memoro de Campana), kaj pro tumulta amrilato kun la poetino Sibilla Aleramo.
Kiel ofte okazas, Dino Campana estis honorita postmorte: en 1946, en la ceremonio pro lia entombigo en la preĝejo de la Sankta Savanto en Badia a Settimo (Scandicci, Florenco), partoprenis multaj intelektuloj, inter kiuj Eugenio Montale, Alfonso Gatto, Carlo Bo, Ottone Rosai, Vasco Pratolini; kaj al liaj versoj (precipe pro la fortaj bildoj, la rompita lingvaĵo, la utiligo de ripetataj ŝlosilvortoj) inspiriĝis postmilite poetoj kiaj Mario Luzi, Pier Paolo Pasolini, Andrea Zanzotto.
Mi transskribas, en la itala kaj en ĝia traduko al Esperanto, la poeziaĵon “Donna genovese” (Ĝenova virino), kaj aldonas foton de la poeto, kies rigardo – milde dirite – estas maltrankviliga.


DONNA GENOVESE

Tu mi portasti un po’ d’alga marina
nei tuoi capelli, ed un odor di vento,
che è corso di lontano e giunge grave
d’ardore, era nel tuo corpo bronzino:
– Oh la divina
semplicità delle tue forme snelle –
non amore non spasimo, un fantasma,
un’ombra della necessità che vaga
serena e ineluttabile per l’anima
e la discioglie in gioia, in incanto serena
perché per l’infinito lo scirocco
se la possa portare.
Come è piccolo il mondo e leggero nelle tue mani!

Dino Campana

°°°°°

ĜENOVA VIRINO

De mara algo en hararo via
iom vi portis, kaj odor’ de vento,
kiu kuris el for kaj venas peza
pro ard’, estis en bronza korptalio:
– Ho, ja la dia
pura simplec’ de viaj formoj sveltaj –
ne estas am’, ne spasmo, sed fantomo,
ombro de la neceso kiu vagas
serena senrezista tra l’ animo
kaj ĝin solvas en ĝojo, en la sorĉo serena
por ke tra la senfino la siroko
kun si povu ĝin porti.
Kiel etas la mond’ kaj leĝeras en viaj manoj!

Dino Campana, trad. Carlo Minnaja
(“Enlumas min senlimo”,
LF-Koop, La-Chaux-de-Fonds 1990, p. 96)

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *