Eventoj

Batalo de Britio

Kvankam la “Battle of Britain Day” (Tago de la Batalo de Britio) estas solenata ĉiujare la 15-an de septembro, la 18-a de aŭgusto 1940 estas memorigata kiel “The Hardest Day” (la plej malfacila tago) en tiu, kiu estis difinita “Batalo de Britio” (en la angla, Battle of Britain; en la germana, Luftschlacht um England; en la itala, Battaglia d’Inghilterra):
eo.wikipedia.org/wiki/Batalo_de_Britio
la germana klopodo neniigi la britan militaviadon kaj la kontraŭaviadan artilerion, detrui instalaĵojn kaj produktajn strukturojn, kaj malfortigi la spiriton de la britaj loĝantaroj pere de amasaj bombadoj eĉ de Londono mem, kun la celo invadi Brition (Operaco “Seelöwe” – Marleono, realigota per elŝipiĝoj laŭlonge de la suda marbordo de Anglio kaj ĵetoj de paraŝutistoj en la landinternon).
La “Batalo de Britio” estis plenumita inter la germanaj bombaviadiloj kaj ĉasavadiloj de Luftwaffe (kun la apogo de 170 italaj aviadiloj, en la kadro de la C.A.I., Corpo Aereo Italiano, Itala Aera Korpuso, tamen malrapidaj, malpeze armitaj kaj tre vundebaj) kaj la britaj ĉasavidiloj de RAF – Royal Air Force (kun eskadretoj enhavantaj alinaciajn volontulojn, ĉefe polojn, ĉeĥoslovakojn, kanadanojn, aŭstralianojn kaj usonanojn); ankaŭ vigle partoprenis la brita kontraŭaviada artilerio, kiu povis utiligi novan eltrovaĵon, radaron.
Le perdoj de homoj kaj rimedoj estis altaj ambaŭflanke; sed fine la germana plano fiaskis, kaj tio havigis turnopunkton al la milito.
Tamen, tiun 18-an de aŭgusto 1940 multaj havis la impreson (kiu poste montriĝis senbaza) ke Britio estas en ekstrema situacio, kaj kapitulacos limdate de mallonga tempo.
Atestas ĉi tiun eraran pritakson tio, kio estis surondigita, la postan tagon 19-an de aŭgusto 1940, el la mikrofonoj de la itala Radio (EIAR, Radio Roma, kurtondaj elsendoj al eksterlando); la originala teksto en itala lingvo (liverita de la ministerio pri Popola Kulturo, taskita pri Gazetaro kaj Propagando) perdiĝis, sed estas retrovita la traduko utiligita por la elsendo en Esperanto, tial, pere de retrotraduko, eblas reakiri la tekston surondigitan en la itala kaj en la diversaj lingvoj.
Mi transskribas pecon de tiu teksto, en Esperanto kaj en la itala, kaj aldonas:
– unu el la britaj poŝtmarkoj de 1965 pro la 25-a datreveno de la Batalo de Britio, kun britaj ĉasaviadiloj kaj rubo de germana bombaviadilo;
– la kovrilon de la eldono en Esperanto de la monata bulteno de aŭgusto 1940 kun la programoj de EIAR (Elsendoj al eksterlando, Imperia Centro de Romo), ankaŭ ĝi dokumenta “raraĵo” (de mi


(Segue traduzione in italiano)
RADIO ROMA – ESPERANTO
N. 148 Roma, la 19.an de aŭgusto 1940/ XVIII

La germana aviadistaro efektivigis hieraŭ posttagmeze la duan grandan atakon kontraŭ la militistaj instalaĵoj en la regiono de Londono kaj de suda Anglujo. La atako estis unu el la plej fortaj, kiujn la germanoj efektivigis de la komenco de la milito. Sude de Londono estas bombarditaj la antaŭurboj Croydon kaj Sussex. La germanaj aeroplanoj sekvis unu la aliajn laŭ diversaj grupoj ĵetante bombojn ankaŭ sur la flughavenojn de Henley kaj de Biggim Hill. Portsmouth estas unu el la centroj, kie la aeraj bataloj estis plej fortaj. Potencaj britaj formacioj klopodis maleblegi al la germanaj eskadretoj atingi la cellokojn, sed iliaj klopodoj fiaskis. La germana atako disvolviĝis laŭ diversaj ondoj el grandaj grupoj da bombardaviadiloj eskortataj de formacioj de ĉasavindiloj.
Korespondaĵo el Vaŝingtono al “New Herald Tribune” skribas, ke la amerikaj aeronaŭtikaj medioj reliefigas, ke oni ne devas ankoraŭ iluziiĝi pri la rezulto de la aera milito kontraŭ Anglujo, ĉar ĝi estos favora al Germanujo. Tio, kio donas tian certecon al la amerikaj aeronaŭtikaj medioj pri la germana venko estas la fakto, ke Anglujo ne povas sin defendi kontraŭ la germanaj atakoj, kaj ke la aeraj bataloj okazas en la ĉieloj de Anglujo kaj ne en tiuj de Francujo aŭ de Germanujo. Siavice la militista redaktisto de “New York Times”, reliefiginte, ke la germana aviadistaro superas la anglan kiel kvin rilatas al tri, opinias, ke se la germanaj atakoj daŭros laŭ la nuna intenseco ili kaŭzos la disfalon de Anglujo.
°°°°°
(Traduzione):
RADIO ROMA – ESPERANTO
N. 148 Roma, 19 agosto 1940/ XVIII

L’aviazione germanica ha effettuato ieri pomeriggio il secondo grande attacco contro le installazioni militari nella regione di Londra e dell’Inghilterra meridionale. L’attacco è stato uno dei più forti effettuati dall’aviazione germanica dall’inizio della guerra. A sud di Londra sono stati bombardati i sobborghi di Croydon e Sussex. I velivoli germanici si sono susseguiti in diversi gruppi lanciando bombe anche sugli aeroporti di Henley e di Biggim Hill. Portsmouth è uno dei centri in cui i combattimenti aerei sono stati più forti. Potenti formazioni britanniche hanno cercato di impedire alle squadriglie germaniche di raggiungere gli obiettivi, ma i loro tentativi non hanno avuto successo. L’attacco germanico si è svolto a ondate di grandi gruppi di bombardieri scortati da formazioni di caccia.
Una corrispondenza da Washington al “New Herald Tribune” scrive che gli ambienti aeronautici americani rilevano che non bisogna farsi ancora illusioni sull’esito della guerra aerea contro l’Inghilterra, perché sarà a favore della Germania. Ciò che dà questa certezza agli ambienti aeronautici americani riguardo alla vittoria germanica è il fatto che l’Inghilterra non è in grado di difendersi contro gli attacchi germanici, e che i combattimenti aerei avvengono nei cieli dell’Inghilterra e non in quelli della Francia o della Germania. A sua volta il redattore militare del “New York Times”, dopo aver evidenziato che l’aviazione germanica supera quella inglese in un rapporto da cinque a tre, ritiene che, se gli attacchi germanici continueranno con l’attuale intensità, provocheranno il crollo dell’Inghilterra.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *