Homoj

Elvis Presley

La 16-a de aŭgusto estas la datreveno de la frutempa morto, je nuraj 42 jaroj, (verŝajne pro misuzo de medikamentoj kaj drogo), de la usona kantisto, aktoro kaj muzikisto Elvis Aaron Presley, konata kiel Elvis Presley aŭ eĉ nur Elvis (1935-1977), kromnomata “The King”(la Rego),
eo.wikipedia.org/wiki/Elvis_Presley
unu el la ĉefaj roluloj en la leĝera muziko de la dudeka jarcento, precipe (sed ne nur) de rok-muziko: en Italio inspiriĝis al li Adriano Celentano, Little Tony kaj Bobby Solo; en Francio, Johnny Hallyday.
Lia morto en neklaraj cirkonstancoj naskis kuriozan fenomenon: samkiel dumvive li estis objekto de la histeria entuziasmo de la homamasoj (precipe de la adoleskantinoj), postmorte disvastiĝis la onidiro, ke li ne mortis, sed ke li estis forprenita de alimondanoj, aŭ forrabita de la Usona Federacia Polico (FBI). Ankoraŭ nun, de tempo al tempo, oni kredas “vidi” lin en plej diversaj mondopartoj; sed mi estas scivola, en kia aspekto, konsidere ke nun li havus 84 jarojn, kaj ke, kvankam oni memoras lin kun svelta figuro kaj juneca vizaĝo (vidu la aldonitan usonan poŝtmarkon), kiam li mortis li pezis 158 kilogramojn (eble, ĝuste tiu nenormala trodikiĝo kaŭzis lian morton).
Kiel mi jam skribis en pasinteco, inter la multaj furoraĵoj de Elvis Presley estas ankaŭ tri napolaj kanzonoj, el kiuj du interpretitaj en angla lingvo (laŭ tekstoj tute aliaj ol tiuj originalaj), kaj laŭ rok-muzika ritmo:
Santa Lucia:

Napoli S. Lucia

‘O sole mio (Mia suno – It’s Now or Never”)

Mia suno

Torna a Surriento (Venu al Sorrento – Surrender)

Torna a Surriento

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *