Homoj

Edna Ferber

La 15-a de aŭgusto estas la datreveno de la naskiĝo (en 1885) de la usona verkistino kaj dramistino laŭ hungara deveno Edna Ferber (1885-1968),
eo.wikipedia.org/wiki/Edna_Ferber
fama precipe kiel aŭtorino de romanoj kun vigla socia denunco, aparte “The Giant” (La Giganto, 1949), de kiu en 1955-1956 estis tirita la samnoma filmo (Oskar-premiita) de George Stevens, kun James Dean (mortinta ĉe la fino de la filmado).
En Esperanto ekzistas la traduko (kun la titolo “Fanny”, trad. Berno Fabo, London 1934, 240 paĝoj) de la romano “Fanny Herself, rete alirebla:
i-espero.info/files/elibroj/eo%20-%20ferber,%20edna%20-%20fanny.pdf
Mi aldonas la usonan poŝtmarkon de 1996 memore al James Dean (1931-1955).

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *