Homoj

Stefano Benni

La 12-a de aŭgusto estas la datreveno de la naskiĝo de la itala (bolonja) verkisto kaj poeto Stefano Benni,
it.wikipedia.org/wiki/Stefano_Benni
(ne estas pri li Vikipedia paĝo en Esperanto),
aparte konata pro humuraj kaj satiraj libroj.
Tre engaĝita sur la politika ebeno, Benni specialiĝis en la satiro de la nuntempa itala socio, pere de vortludoj, neologismoj, ĵargonaj terminoj kaj parodioj (kiuj igas malfacila la tradukon al aliaj lingvoj kaj kulturoj: malgraŭ tio, liaj libroj estas tradukitaj al pli ol di 30 lingvoj).
Kelkaj liaj poeziaĵoj estas tradukitaj al Esperanto. Mi transskribas unu el ili, preterlasante la lastajn versojn, kiuj rilatas al lokaj aferoj.
Mi aldonas malnovan bildkarton de Bolonjo, kun la du Turoj (Garisenda kaj Asinelli), kaj klarigoj en la itala kaj en Esperanto.


DORMI, LIÙ

Dorme la corriera
dorme la farfalla
dormono le mucche
nella stalla
il cane nel canile
il bimbo nel bimbile
il fuco nel fucile
e nella notte nera
dorme la pula
dentro la pantera

dormono i rappresentanti
nei motel dell’Esso
dormono negli Hilton
i cantanti di successo
dorme il barbone
dorme il vagone
dorme il contino
nel baldacchino
dorme a Betlemme
Gesù bambino
un po’ di paglia
come cuscino
dorme Pilato
tutto agitato

dorme il bufalo
nella savana
e dorme il verme
nella banana
dorme il rondone
nel campanile
russa la seppia
sull’arenile
dorme il maiale
all’Hotel Nazionale
e sull’amaca
sta la lumaca
addormentata
dorme la mamma
dorme il figlio
dorme la lepre
dorme il coniglio
e sotto i camion
nelle autostazioni
dormono stretti
i copertoni.

Stefano Benni

°°°°°

DORMU, LIÙ

Dormas la buso
dormas ĉevalo
dormas la bovinoj
en la stalo
la miso ĉe misilo
la vano ĉe vanilo
la pupo ĉe pupilo
kaj en la nokto nigra
dormas polico
kutime pigra

dormas perantoj
en la motel’ de Esso,
dormas en la Hilton
kantistoj post kermeso
dormas poltrono
en la vagono
dormas dojeno
en baldakeno
dormas en Betlehemo
Jesuo Infano
sur pajlo seka en la kabano
dormas Pilato
la burokrato

dormas bubalo
en la savano
kaj dormas vermo
en la banano
dormas hirundo
en la sonorilturo
ronkas sepio
ĉe la marmuro
dormas kolonelo
en la nacia hotelo
kaj sur amako
kuŝas limako
pace dormanta
dormas patrino
dormas la filo
dormas leporo
dormas gorilo
sub kamionoj
en la fabrikoj
dormas sinpreme
la pneŭmatikoj.

Stefano Benni, trad. Norberto Saletti
(“La Kancerkliniko” 44/1987)

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *