Homoj

Géza Gárdonyi

La 3-a de aŭgusto estas la datreveno de la naskiĝo (en 1863) de la hungara verkisto Géza Ziegler, konata kiel Géza Gárdonyi el la nomo de la naskiĝloko (1863-1922).
eo.wikipedia.org/wiki/G%C3%A9za_G%C3%A1rdonyi
Famega en Hungario (kie unu el liaj verkoj estas lernolibro en la lenejoj, ankaŭ pro sia patriota enhavo), Géza Gárdonyi estas preskaŭ nekonata en eksterlando.
Ses liaj verkoj estis tradukitaj al Esperanto:
– “Isten rabjai” (Sklavoj de Dio), trad. Johano Hamvai, Budapest 1972;
www.esperokatolika.org/ek19811985/ek1981_06.htm#10
– “Egri csillagok” (Steloj de Eger), trad. Jozefo Horváth, Budapest 2012;
– “Ida regénye” (La romano de Ida) trad. Jozefo Horvath, 2015;
– “A láthatatlan ember” (La homo nevidebla), trad. Ladislao Pásztor, 2018;
– Du kokcineloj, trad. Kálmán, Kalocsay, 1923;
– La montro, trad. Pál Balkány, 1923.
En 2011, la romano “Isten rabjai” estis tradukita al la kroata de Aleksandar Kocian, per la utiligo de la versio en Esperanto (Sklavoj de Dio).
Mi aldonas la kovrilon de la eldono en Esperanto de “Isten rabjai” (Sklavoj de Dio).

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *