Homoj

Oswald von Wolkenstein

La 2-a de aŭgusto estas la datreveno de la morto (en 1445) de la tirola poeto kaj muzikisto Oswald von Wolkenstein (1377-1445),
eo.wikipedia.org/wiki/Oswald_von_Wolkenstein
konsiderata la plej grava germanlingva poeto de la 15-a jarcento.
Naskiĝinte probable apud Falzes (en la germana Pfalzes, tiam en Deutschsüdtirol/ Germana Sudtirolo, nuntempe el la itala provinco Bolzano/ Bozen, Alta Adiĝo/ Sudtirolo), Oswald von Wolkenstein vivis longe en sia kastelo de Castelvecchio (en la germana, Burg Hauenstein) apud Siusi allo Sciliar (en la germana, Seis am Schlern).
Pro tio, la 2-an de aŭgusto 1977 la itala Poŝto dediĉis al li en Siusi/ Seis dulingvan specialan stampon, kiun mi aldonas, por celebri la sesjarcentan datrevenon de la naskiĝo.
Verdire, oni kunmetis du aferojn, ĉar la 2-a de aŭgusto estas la datreveno de la morto, dum la tago de naskiĝo estas nekonata (oni eĉ dubas pri la jaro).
La dulingva poŝta stampo de 1977 estas grava, ĉar ĝi estas unu el la plej fruaj konkretaj manifestiĝoj de oficiala utiligo de la germana lingvo en Alta Adiĝo/ Sudtirolo (nuntempe ĝeneraligita, kun absoluta egalrajteco de la germana kaj la itala: eĉ, post la konstitucia reformo de la 18-a de oktobro 2001, la artikolo 116 de la itala Konstitucio nun prezentas la duoblan nomon “Alto Adige/ Südtirol”, en la itala kaj en la germana).
Pri tiu fakto parolis la itala Radiotelevido RAI (Radio Roma, elsendoj al eksterlando en Esperanto) la 20-an de novembro 1977, en la rubriko “Lingvaj kaj etnaj problemoj”.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *