Eventoj

Somero

Unu el la plej kutimaj rekantaĵoj estas, ke “ne plu ekzistas duonsezonoj”, kaj varmo estas ofte neeltebla, pro la moderna forceja efiko.
Tio veras (mi aldonas svisan poŝtmarkon de 2009, kiu montras la efikon de plialtiĝo de temperauro sur la glaciejojn).
Eble, tamen, almenaŭ parte la impreso pri klimata ŝanĝo ligiĝas kun la tipa mensa sinteno, kiu inklinigas al laŭdo de la pasinteco, vidata senkritike kiel pli bona ol la nuntempo.
Jen tio, kion skribis en 1833 (antaŭ preskaŭ du jarcentoj!) la romdialekta poeto Giuseppe Gioachino Belli (1791-1863).


870. L’ISTATE

‘Na caliggine come in cuest’istate
nu la ricorda nemmanco mi’ nonno.
Tutt’er giorno se smania, e le nottate
beato lui chi requia e pijja sonno!

L’erbe, in campagna, pareno abbruciate:
er fiume sta che je se vede er fonno:
le strade sò fornace spalancate;
e se diría che vadi a foco er Monno.

Nun trovi antro che cani macilenti
sdrajati in ‘gni portone e ‘gni cortile,
co la lingua de fora da li denti.

Nun piove piú da la mità d’aprile:
nun rispireno piú manco li venti…
Ah! Iddio ce scampi dar calor frebbile!

Giuseppe Gioachino Belli

°°°°°

LA SOMERO

Varmegon preman kiel ĉi-somere
eĉ mia av’ ne havas en memoro.
Dum tuta tag’ kaj eĉ dumnokte vere
mankas kviet’ kaj dormo ĝis l’ aŭroro!

Oni vidas la fundon enrivere:
el herboj kampaj venas brul-odoro:
el la stratoj radias varm’ infere
kaj oni dirus ke fandiĝas koro.

Hundoj troviĝas nur, magraj, silentaj,
kuŝantaj sur la strat’, en atonio,
kun lango eltirita ekster dentoj.

Ekde l’ aprila mez’ da pluv’ nenio,
kaj nun moviĝas ĉi eĉ ne la ventoj.
Gardadu nin de l’ varmofrapoj Dio!

Giuseppe Gioachino Belli, trad. Umberto Broccatelli (28.2.2005)
www.bitoteko.it/items/show/9

Unu penso pri “Somero

  1. L’effetto serra ha la sua importanza, ma le misurazioni satellitari dicono che i grandi movimenti delle placche continentali che hanno provocati i grandi sismi e maremoti di questi ultimi decenni, abbiano spostato l’asse geometrico(dovrebbe essere la risultante dei baricentri, non quello fittizio creato a nostro uso e consumo)della terra di circa 15 cm, ed anche quest’ultimo purtroppo influisce sulle stagioni.
    Comunque Eo_Vivo e’ stupendo
    Grazie Gi Vignali

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *