Homoj

Robert Schumann

La 29-an de julio estas la datreveno de la morto (en 1856) de la germana muzikisto Robert Alexander Schumann, konata kiel Robert Schumann (1810-1856),
eo.wikipedia.org/wiki/Robert_Schumann
preskaù samnoma kiel la politikisto Robert Schuman (1886-1963).
Mi transskribas parton de artikolo publikigita en “Literatura Mondo” 1935-7/8, p. 179.
Mi aldonas la bildon de la speciala poŝtostampo utiligita en 1956 de la Poŝto de Germana Demokrata Respubliko okaze de la jarcenta datreveno de lia morto.
Mi pludiras, kiel kuriozaĵon, ke en 2006, en la kadro de la kompleta rearanĝo de la nomoj de la stratoj de la urbocentro de Rimini (por celebri Federico Fellini kaj liajn kinoverkojn), ankaŭ Robert Schumann estis “elloĝigita”: dum la iama “strato L. L. Zamenhof” fariĝis “via Giulietta Masina” (strato Giulietta Masina), kaj la iama “via dell’Esperanto” (strato de Esperanto) fariĝis “via Luci del Varietà” (strato Lumoj de Varieteo), la iama “via Robert Schumann” (strato Robert Schumann) fariĝis “via I Clowns” (strato La Klaŭnoj), laŭ la titolo de filmo de 1970.


(segue traduzione in italiano)

Ĝuste taksi la muzikan signifon de Robert Schumann, ĉefreprezentanto de la germana muzika romantiko, restu al la muzikscienculoj: ĉi tie mi nur volas rakonti ion el la infaneco de la granda majstro, en kiu jam klare montriĝis lia muzika genio.
La plej juna infano de la libristo Friedrich August Gottlieb Schumann estis la dorlotata plejkarulo de la gepatroj kaj de siaj kvar gefratoj. Jam en la frua aĝo montriĝis ĉe la knabo granda talento por la muziko, kvankam ĉi tiu arto ne esti flegata en la gepatra domo. Nur la patrino kelkfoje kantis al la infanoj malgrandajn lidojn, kaj ŝi ankaŭ instigis, ke la sesjarulo jam ricevu instruon ludi pianon. Baldaŭ la knabo provis proprajn komponaĵojn, ludis memkomponitajn dancaĵojn kaj montris unuavice ĉe la fantaziado sur la piano tute nekutiman kreoforton. Sed ankaŭ la humoro, kiu montriĝis kelkfoje en liaj verkoj, jam tie havis siajn antaŭulojn en malgrandaj komikaj iroj kaj kuroj sur la piano, per kiuj la juna komponisto transigis en muzikon la karakterizajn proprecojn de siaj ludkamaradoj. Ĉi tiu humoristaj muzikaĵetoj estis tiel trafaj, ke la aŭskultantoj tuj ekkonis la reprezentatojn kaj ĝoje aplaŭdis. Tamen Robert Schumann estis dum longa tempo sendecida, ĉu li fariĝu poeto aŭ muzikisto. Sed poste li decidiĝis dediĉi sian vivon al la muziko, kiun li nomis “la “plinobligita lingvo de la animo”.
“Literatura Mondo” 1935-7/8, p. 179

°°°°°
(traduzione)

Spetta ai musicologi di valutare nel modo giusto il significato musicale di Robert Schumann, principale rappresentante del romanticismo musicale tedesco: qui voglio solo raccontare qualcosa dell’infanzia del grande maestro, in cui già si mostrava chiaramente il suo genio musicale.
Il figlio più piccolo del libraio Friedrich August Gottlieb Schumann era il beniamino viziato dei genitori e dei quattro fratelli e sorelle. Già in tenera età si mostrò nel bambino un grande talento per la musica, sebbene quest’arte non fosse curata nella casa paterna. Solo la madre a volte cantava ai figli piccole canzoni, ed anche spinse affinché il piccolo di sei anni già prendesse lezioni di piano. Presto il ragazzo provò composizioni proprie, suonò danze composte da lui stesso, e mostrò anzitutto una forza creativa assolutamente non comune nel fantasticare sul piano. Ma anche l’humour, che a volte si mostrava nelle sue opere, già allora aveva i suoi precedenti in piccole fughe comiche sul piano, con le quali il giovane compositore trasferiva in musica le caratteristiche dei suoi compagni di gioco. Queste piccole composizioni musicali umoristiche erano così azzeccate che gli ascoltatori riconoscevano immediatamente chi era rappresentato, ed applaudivano con gioia. Tuttavia Robert Schumann rimase a lungo indeciso se diventare poeta o musicista. Ma poi si decise a dedicare la vita alla musica, che lui chiamava “la nobilitata lingua dell’anima”.
“Literatura Mondo” 1935-7/8, p. 179; trad. Antonio De Salvo

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *