Sen kategorio

Isaac Bashevis Singer

La 24-a de julio estas la datreveno de la morto (en 1991) de la verkisto Icek-Hersz Zynger, konata kiel Isaac Bashevis Singer, Isaac B. Singer, Yitskhok Bashevis Zinger, Izaak Baszewis Singer (1902-1991),
eo.wikipedia.org/wiki/Isaac_Bashevis_Singer
Nobel-Premiito por Literaturo en 1978 kun ĉi tiu motivigo: “Pro lia vigla rakonta arto, kiu, radikiĝinta en la juda-pola kultura tradicio, revivigas la universalan homan kondiĉon”.
Ne estas facile indiki la naciecon de Singer: li naskiĝis en la parto de Pollando tiam sub rusa regado, el juda familio (lia patro estis rabeno, lia patrino estis filino de rabeno); li parolis la jidan; en 1943 li fariĝis usona civitano, post kiam en 1935 li estis devigita forkuri por sin savi de antisemitismo.
Li konis plurajn lingvojn: krom la jida, la hebrea kaj la aramea, la italan (li tradukis “Il Piacere” de Gabriele D’Annunzio), la germanan (li tradukis el Thomas Mann kaj Erich Maria Remarque) kaj la anglan.
Singer estas aparte memorigata ĉar li estas la ununura jid-lingva verkisto honorita per Nobel-Premio; tamen, oni rajtas suspekti, ke li ne estus atinginta tiun sukceson, se liaj verkoj ne estus tradukitaj al la angla.
Carlo Minnaja, en la ĵusa volumo “Introduzione alla letteratura esperanto” – Enkonduko en la esperantan literaturon (eldonejo “Edizioni universitarie Athenaeum”, Parma 2019, p. 233), prave atentigis pri la malekvilibroj en la atribuo de la Nobel-Premio por Literaturo, ĝis nun havigita al 113 verkistoj el 46 Landoj kaj 15 lingvoj: tri Landoj tutsole gajnis pli ol unu trionon el la Premioj (Francio 17, Usono 13, Britio 12); kaj koncerne lingvojn, la angla havas la rekordon per 29 premiitoj (pli ol unu kvarono). Estas dubinde (minimume, pro kalkuloj pri prabablecoj), ĉu la Nobel-premiitoj por Literaturo estas ĉiam kaj efektive la plej bonaj en la mondo.
Du rakontoj de Singer estas tradukitaj al Esperanto:
– “Escape from Civilization” (Eskapo for de civilizo), trad. B. R. Friedman, “Fonto” 1994-164;
– “La mankanta linio”, trad. Sten Johansson, “Fonto” 1995-183.
Mi aldonas la bildon de la nekutima monumento al Singer (sidanta sur ĝardena benko) en la pola vilaĝo Biłgoraj, kie la verkisto vivis longatempe, kaj kie en junaĝo li lernis Esperanton.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *